Cogolludo

Cogolludo
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Montaro de Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19230
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 561  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 57′ N, 3° 5′ U (mapo)40.948333333333-3.0875Koordinatoj: 40° 57′ N, 3° 5′ U (mapo) [+]
Alto 898 m [+]
Areo 96 km² (9 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cogolludo (Kastilio-Manĉo)
Cogolludo (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Cogolludo
Cogolludo (Hispanio)
Cogolludo (Hispanio)
DEC
Situo de Cogolludo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cogolludo [+]
vdr

Cogolludo [kogojUdo] estas loĝloko kaj municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 561 loĝantoj sur areo de 96 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5,8 loĝantoj/km². La municipo situas je 40 kilometroj de la urbo Gvadalaĥaro, Hispanio. Najbaras la municipoj Membrillera, Espinosa de Henares, Fuencemillán, Montarrón, Humanes, Robledillo de Mohernando, Puebla de Beleña, La Mierla, Tamajón, Arbancón, Monasterio, Semillas, La Toba kaj San Andrés del Congosto. Ĝi troviĝas sur monteto, en la proksimaĵoj de la rivero Aliendre kaj la rojo Alquende. Cogolludo estis posedaĵo de la dukoj Medinaceli.

La origino de ĉi tiu loĝloko venas de la antikva fortikaĵo konstruita ĉe la montopinto, uzata kaj por militistaj kaj bovbredadaj celoj kaj kun la paso de la tempo tie ekloĝis homoj kreante la nunan vilaĝon. La loĝloko definitive formiĝis en la 11-a jarcento dum la tiel nomata kristana Reconquista sude de la Centra Sistemo.

Monumentoj

[redakti | redakti fonton]
  • preĝejo al Sankta Maria
  • palaco de la Dukoj Medinaceli
  • kastelo de Cogolludo, hodiaŭ en ruinoj, situanta sur la plej alta pinto de la loko

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]