Col des Roches estas pasejo apud la urbo Le Locle, kantono Neŭŝatelo, Svislando. Je la alia flanko de ĝi estas la franca komunumo Villers-le-Lac en departemento Doubs en regiono Franche-Comté.
Pri la nomo Col des Roches: "col" rilatas al vorto por "kolo",[1] . "Roche" signifas "roko". Do la nomo "Col des Roches" signifus etimologie "Kolo de la Rokoj".
La pasejo situas je alteco de 919m super marnivelo. Sub la V-forma pasejo estas nun tunelo.
Proksime sur franca grundo estas doganejo "Le Col France". Proksime sur svisa grundo estas Subteraj Muelejoj.