Coleman Hawkins Encounters Ben Webster estas ĵaz-albumo de Coleman Hawkins, sonregistrata la 16-an de oktobro 1957 kaj publikigita en 1959 de la sondisko-eldonejo Verve.
La albumo aperis sub la numeroj Verve MGV 8377 resp. 2304169. La unua lumdiska eldono ( 823 120-2) enhavis la originalan albumon, la pli malfrua noveldono publikigita en 1997 aldone la interrompitajn sonregistraĵojn de "Blues for Yolande", en kiuj oni povas observi la ekeston de la titolo. Du pluaj titoloj sonregistritaj dum ĉi tiu kunsido, "Maria" kaj "Cocktails for Two", aperis sur lumdisko komence sur diversaj Hawkins-kompilaĵoj kiel "Compact Jazz" aŭ "Verve Jazz Masters" samkiel sur la albumo Hawkins and Confrères (Verve 835255-2), kombinita kun sonregistraĵoj de Hawkins ekestintaj en 1958 kun trumpetisto Roy Eldridge.