Collapse esperantigita Kolapso aŭ Disfalo (plennome angleCollapse: How Societies Choose to Fail or Succeed; Kolapso: Kiel societoj elektas malsukcesi aŭ sukcesi) estas libro verkita de Jared Diamond kaj estis unue publikigita en 2005 [1]. Diamond estas profesoro pri geografio kaj fiziologio ĉe la Universitato de Kalifornio, Los-Anĝeleso. La libro de Diamond provas esplori kiel kelkaj el la plej grandaj civilizoj en historio kolapsis kaj kio povas esti lernita de tio.
Plena homa utiligo de la kapablo por fotosintezo de la Tero.
Diamond montras ke en ĉiuj kazoj prosperaj kaj sukcesaj socioj kolapsis pro troekspluatado de siaj naturresursoj kaj troloĝiĝo. La nura kaŭzo kiu ne estas atribuita al troloĝiĝo estas la malutila efiko de organismoj kiuj estas difinitaj kiel invadaj specioj kiuj estas disvastigitaj de homo, en lokoj kie ili antaŭe ne ekzistis nature, aŭ intencite aŭ hazarde sed ĉiam per la homo. La libro montras ke la danĝeroj kaŝitaj en la ekzisto de moderna socio estas esence similaj al la danĝeroj kiuj kaŭzis la kolapson de socioj en la pasinteco.
La unua parto priskribas la medion en la subŝtato de Montano hodiaŭ kaj temigas la vivojn de pluraj homoj por klarigi kiel socio hodiaŭ influas la medion.
La dua parto priskribas pasintajn civilizaciojn, kiuj kolapsis. Por priskribi la manieron kiel civilizacioj kolapsas, Diamond uzas kvin sociajn faktorojn kiuj inkludas: media damaĝo, klimata ŝanĝo, malamikaj etnoj kaj malkresko en komerco kiel rezulto de la mediaj problemoj. La civilizoj kiujn Diamond priskribas en tiu sekcio estas:
Paskinsulo (civilizacio kiu tute kolapsis pro media damaĝo).