Columbus Zoo and Aquarium | ||
---|---|---|
bestoĝardeno, neprofitcela organizaĵo [+] | ||
Lando | Usono | |
Koordinatoj | 40° 9′ 23″ N, 83° 7′ 6″ U (mapo)40.1563-83.1184Koordinatoj: 40° 9′ 23″ N, 83° 7′ 6″ U (mapo) | |
Columbus Zoo and Aquarium | ||
Vikimedia Komunejo: Columbus Zoo [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La Columbus Zoo and Aquarium (besroĝardeno kaj akcvario) estas neprofitdona zoo situanta en Powell (Ohio) (Liberty Township/Kantono Delaware), ĝuste norde de Columbus. La teritorio kuŝas ĉe la orientaj bordoj de la akvorezervejo O'Shaughnessy ĉe la rivero Scioto, ĉe la intersekco de Riverside Drive kaj Powell Road. Ĝi havas tutmondan reputacion, ege atribuata al la koplodoj fare de la jam emerita direktoro Jack Hanna. En 2009, ĝi estis nomita de la usona Travel Guide kiel nombro unua en Usono.[1] Ĝi estis unuarangigita kiel plej bona zoo en 2012 fare de Besties Readers Choice.[2]
La Columbus Zoo estas hejmo al ĉirkaŭ 9,000 animaloj reprezentante ĉirkaŭ 700 speciojn kaj vidas ĉirkaŭ 2.3 milionojn da vizitantoj ĉiujare. La animala ekspozicio estas dividata en mondoregionoj, kaj la bestoĝardeno nune funkcias en ok tiaj regionoj. Krome estas golfejo, konata kiel Safari Golf Club. Krome estas akvoparko Zoombezi Bay kaj amuzparko Jungle Jack's Landing. Totale, la bestoĝardeno posefas 234 ha el kiu malpli ol duono estas dediĉita al la zoo mem.
La zoo funkciigas sian propran konservoprogramon, kaj donas monon al eksteraj programoj same kiel partoprenas en siaj propraj konservoklopodoj. Dum la pasintaj kvin jaroj la zoo kontribuis je ĉirkaŭ 3.3 milionoj da usonaj dolaroj por pli ol 70 projektoj en 30 landoj.[3] Columbus Zoo And Aquarium estas malfermitaj ĉiutage de 8:00 a.m. ĝis 6:00 p.m.[4]