Comillas | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipality of Cantabria (en) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 39520 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 2 135 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 115 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 43° 23′ N, 4° 17′ U (mapo)43.386944444444-4.2894444444444Koordinatoj: 43° 23′ N, 4° 17′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 23 m [+] | ||||
Areo | 18,61 km² (1 861 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Comillas (Cantabria) [+] | |||||
Comillas [koMIljas] estas municipo kaj urbo de la regiono Kantabrio, subŝtato de Hispanio. Ĝi estas en la komarko de la Okcidenta Marbordo. Limas norde kun la Kantabra Maro, sude kun la municipo Udías, oriente kun Ruiloba kaj Alfoz de Lloredo kaj okcidente kun Valdáliga[1].
Comillas elstaras ne nur pro siaj mezepokaj kaj barokaj konstruaĵoj, sed ankaŭ ĉar ĝi estas unu el la malmultaj lokoj ekster Katalunio, en kiuj troveblas tra la tuta urbo monumentaj verkoj de modernistaj artistoj kiel Antoni Gaudí aŭ Domènech i Montaner. Iliaj verkoj abundas kaj videblas en la tuta urbo, ekzemple Kaprico de Gaudí aŭ la Palaco de Sobrellano.
La urbo havigas nomon al la Pontifika Universitato Comillas, kies sidejo situis en tiu kantabra urbo ĝis sia translokigo al Madrido. La iamaj konstruaĵoj de la universitato estas unu el plej elstaraj ekzemploj de la modernisma arkitekturo de la urbo. Nuntempe ĝi estas sidejo de unu el la kampusoj de la Universitato de Kantabrio.
Populare la urbo estas konata kiel "urbo de la episkopoj"[2], pro la fakto ke en ĝia universitato instruiĝis gravaj ekleziaj figuroj. Dum granda parto de la 19a kaj 20a jarcentoj, al ties tradicia markaraktero, aldoniĝis la fakto ke ĝi fariĝis somerumejo de la hispana reĝa familio, kaj sekve ankaŭ de la hispana nobelaro kaj aristokrataro, speciale madrida, kataluna kaj eŭska.[3] Nuntempe, ĝi estas tre ŝatata kaj vizitata somerumejo, same kiel aliaj marbordaj lokoj de Kantabrio.
Laŭ indikoj de kelkaj diversaj aŭtoroj, la loknomo “Comillas” aŭ “Cumiyas”, tiel kiel ĝi aperas registritra en mezepokaj dokumentoj, devenas de la kelta radiko kamb- aliformita en komb- ‘kurba’. Do, Comillas prononciĝus ‘Kombiljas’ (diminutivo de komb ‘kurba’) aŭ, en pli latinigita formo, Cumbellas (dimin. de cŭmba ‘valeto’), kio rilatas al ties orografia situo, kiun karakterizas milda reliefo el montetoj kaj dolinoj.
La nuntempa loknomo Comillas, kiu signifus valeton aŭ zono inter valoj kaj montetoj, rezultus do el la iom post ioma perdo de la ‘b’ en la grupo –MB- (kutima en nord-okcidento de la iberia duoninsulo.
La historia vortdeveno kongruas kun la situo de Comillas, ĉar, antaŭ la konstruado de la nuntempaj domoj, la vilaĝo troviĝis inter montetoj aŭ holmoj: La Kardosa, kie situas la Pontifika Universitato de Comillas, la monteto de la Palaco de Sobrellano, kaj la monteto de la Palaco de La Coteruca.
Neverŝajna versio pri la deveno de la vorto Comillas, ligas ĝin al la distanco inter ‘Comillas’ kaj San Vicente de la Barquera ( 5 mejloj), en la hispana: cinCO-MILLAS.
La centraj placoj en la historia centro de la urbo troviĝas en la kvartalo Campios. La urbeto ankaŭ estas nomata "la vilaĝo de la ĉefepiskopoj" ĉar la ĉefepiskopoj havis tie sian sidejon[2].
Granda parto de la konstanta loĝantaro (ĉ. 2 500 laŭ INE, kvankam ĉ. 40 000 somere), kiu loĝas en Comillas, laboras en la kampo de turismo. Multaj firmaoj kaj butikoj nur malfermas siajn pordojn somere kaj la grandaj enspezoj, kiujn ili produktas dum julio kaj aŭgusto, permesas al ili resti ĉu fermitaj dum parto de la jaro ĉu malfermitaj la tutan jaron sed kun minimuma agado.
Ŝildo kaj flago estas la simboloj de municipo "Comillas". La flago estas dukolora. Ĝi konsistas el du samlarĝaj horizontalaj bendoj. La supra blankas kaj la malsupra malhelbluas. La bluo simbolas maron; kaj la blanko, ondoŝaumon.
La plej konata plado estas sorropotun, plaĉa kuiraĵo kun terpomoj, cepo, pipro kaj tomato.
Comillas sidas ĉemare. Ĝia plaĝo, el delikata orkolora sablo, havas ĝian saman nomon. Krome, ĝia marbordo havas multenombrajn klifojn, kiel tiuj de "El Cabrero (La kaprobredisto)" kaj "La Garita".
Okcidente de Comillas troviĝas la estuaro "La Rabia", naturrezervejo por akvobirdoj, kie videblas cignoj kaj anseroj. La estuara enfluejo situas en "Valdáliga", en la naturrezervejo "Oyambre (pron: Ojambre)", strando kun belegaj dunoj. En ĝi, oni povas vidi monumenton nomatan “La flava birdo”. kiun la loĝantaro starigis omaĝe al aviadiloj, kiuj venante el Ameriko forkonsumis sian fuelon kaj devis surteriĝi sur la strandon.
La plaĝo longas de Trasvía (Comillas) ĝis la kabo de Oyambre ("Valdáliga" - San Vicente de la Barquera).
Cetere, Comillas estas ĉirkaŭata de monto Krono (monte Corona). kiu ne nur estas surkovrita de arbaro kun multaj arbospecioj, precipe kaŝtanarboj, sed ankaŭ havas bonan specimenaron de la kantabra bestaro.
Agrikulturo kaj fiŝkaptado estis pasintece la ĉefaj motoroj de la urba ekonomio, kiu nuntempe estas plene ligita al servosektoro kaj pli specife al turismo. Pruvas tion la plialtigo de la nombro de loĝantoj en la someraj monatoj.
Fine de la 19a jarcento ekestis fenomeno konata nuntempe kiel turismo. Tiam la celo estis ĝui “ondobanadon” (hisp. “baños de ola”).
Pliiĝis la nombro da vizitantoj sur la strando de Comillas, post la somer-vizitoj, kiujn fine de la 19a jarcento faris la reĝo Alfonso la 12a (kaj poste, lia filo, Alfonso la 13a) kaj lia familio, transformante la urbeton “Comillas” en reĝan someran ĉefurbon.
Comillas allogas pro sia plaĝo, sed ankaŭ pro sia arta hereda havaĵo, kreskinta sub la influo de la riĉaj migrintoj revenintaj el Ameriko (hisp: ‘indianos’). La Pontifika Universitato, “El Capricho” de Gaudí (La ‘Kaprico’ de Gaudí), la Palaco de Sobrellano, estas nur kelkaj arkitekturaj ekzemploj.
Hispana Esperanto-Federacio (HEF) kaj Kantabra Esperanto-Asocio (KantEA) okazigis en tiu urbo la 80-an hispanan Esperanto-kongreson de la jaro 2022. Ĝi estis antaŭvidita inter la 30-a de aprilo kaj la 4-a de majo 2020, sed pro la pandemio de COVID-19 ĝi estis prokrastita, poste okazis virtuale, kaj fine ĝi estis planata por 2022, de la 29-a de aprilo ĝis la 3-a de majo, kio finfine ege sukcese okazis.
Listo de municipoj de Kantabrio
Hispana Esperanto-Kongreso - Utilaj informoj Arkivigite je 2019-12-23 per la retarkivo Wayback Machine