Como agua para chocolate | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Como agua para chocolate |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 16 apr. 1992, 26 aŭg. 1993 |
Ĝenro | amafera filmo, filma dramo, magic realist film, melodrama, filmo bazita sur romano |
Kameraado | Emmanuel Lubezki |
Reĝisoro(j) | Alfonso Arau |
Produktisto(j) | Alfonso Arau |
Scenaro | Laura Esquivel |
Loko de rakonto | Meksiko |
Muziko de | Leo Brouwer |
Rolantoj | Marco Leonardi • Lumi Cavazos • Regina Torné • Mario Iván Martínez • Ada Carrasco • Yareli Arizmendi • Joaquín Garrido • Margarita Isabel • David Ostrosky • Brigitte Alexander • Arcelia Ramírez |
IMDb | |
Como agua para chocolate (Kiel akvo por ĉokolado) estas meksika amafera drama filmo de 1992, reĝisorita de Alfonso Arau kaj bazita sur la samnoma romano de la meksika verkistino Laura Esquivel, publikigita en 1989. En ĝi ĉefrolulas Lumi Cavazos, Marco Leonardi, kaj Regina Torné.
Temas pri amafera historio en etoso de magia realismo en la epoko de la Meksika revolucio. Tita kaj Pedro suferas pro lafakto, ke ilian amon oni malhelpas kiam Mamá Elena decidas, ke Tita, estante ŝia plej juna filino, devas sekvi la tradicion resti fraula por zorgi sian patrinon ĝis ŝia morto. Tita suferos longajn jarojn pro sia sekreta amo kiu daŭros trans la tempopaŝo. En ĉio tio la kuirarto estas konekto kaj metaforo de la sentoj de la roluloj.