Conceição de Ipanema

Conceição de Ipanema
municipo de Brazilo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Sudorienta regiono
Subŝtato  Minas-Ĝerajso
Mezoregiono Vale do Rio Doce
Mikroregiono Aimorés
Fondita 1954
Poŝtkodo 36947-000 - 36949-999
Telefonkodo 33
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 409  (2022) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 19° 56′ S, 41° 42′ U (mapo)-19.927777777778-41.693888888889Koordinatoj: 19° 56′ S, 41° 42′ U (mapo) [+]
Alto 300 m
Areo 253,94 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
Conceição de Ipanema (Brazilo)
Conceição de Ipanema (Brazilo)
DEC
Situo de Conceição de Ipanema

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Conceição de Ipanema [+]
vdr

Conceição de Ipanema (prononco: Konsejsaŭn de Ipanema, oficiale portugale Município de Conceição de Ipanema) estas municipo en la subŝtato Minas-Ĝerajso de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Vale do Rio Doce (do "Valo de Rivero Dolĉa") kaj en la mikroregiono Aimorés. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 4 409 loĝantoj sur areo de 253,94 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 17 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 4 165. La teritorio havas komunan limon kun Ipanema kaj São José do Mantimento.

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

Conceição de Ipanema signifas Nia sinjorino de la senmakula koncipiĝo apud la rivero Ipanema. La vorto Ipanema devenis el la tupia lingvo kaj volas diri "malbona rivero", "senfiŝa rivero".

Conceição de Ipanema estis fondita en 1850. La pioniro de la historio de la urbo estis José Pedro de Alcântara. Li alvenis en la regiono en 1842, poste Manoel Francisco de Paula Cunha ankaŭ alvenis. La vilaĝo komenciĝis kiam Francisco Inácio Fernandes Leão konstruis etan preĝejon dediĉitan al Nia Sinjorino apud lia bieno, en 1850.

Ekde 1917 komenciĝis alveni al la regiono la germanaj migrantoj. Carlos Henrique (Karl Heinrich) Saar, Frederico (Friedrich) Kaiser kaj Antônio (Anton) Keller estis la unuaj germanidoj. Kaj tiu familioj fondis komunumon luteranan en la regioneto nomita Córrego do Funil.

En 1920, grupo de loĝantoj sub la ĉefado de Laudelino José da Luz aĉetis la antikvan bienon kaj donigis la terojn al la Katolika Eklezio. Conceição de Ipanema iĝis urbo en 1954 kaj Antônio (Anton) Heringer estis la ĝia unua urbestro.

Populacio

[redakti | redakti fonton]

La municipa populacio havas diversajn familiojn el fremda origino. La germanidoj estas Braun [braŭn], Heinz [hajnc], Heringer [HE:ringa], Hermsdorf [HErMSdorf], Horst, Kaiser [KAJza], Keller [KEla], Klein [klajn], Kneip [knajp], Saar [za:r], Sattler [ZATla] kaj Rot. La italidoj estas Bertolacci [bertoLAĉi], Pavione kaj Garonci [garONĉi]. Kaj la hispanidoj estas Gamito, Huebra [uEBra] kaj Sanchez [SANĉes].

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La municipo havas multajn riveretojn: Córrego do Cobrador, Córrego Sonhador, Córrego Angelim, Córrego Mexerico, Córrego Bom Jardim, Córrego São Luís, Córrego Saudade kaj Córrego Santa Silvéria. La riveroj estas José Pedro kaj Manhuaçu.

Estas tri vilaĝoj en la municipo:

Listo de urbestroj

[redakti | redakti fonton]
Dato Ubestro
1954-1959 Antônio (Anton) Heringer
1959-1963 Geraldo Barros
1963-1967 Obed Ribeiro
1967-1973 Geraldo de Barros
1973-1977 Geraldo de Barros
1977-1983 José Pereira de Lacerda
1983-1989 Geraldo de Barros
1989-1993 José Pereira de Lacerda
1993-1996 Altivo Saldanha Marinho
1997-2000 Gottfried Kaiser
2001-2004 Altivo Saldanha Marinho
2005-2008 Gottfried Kaiser
2009-2016 Willfried Saar

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]