Concha Espina | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | María de la Concepción Jesusa Basilisa Rodríguez-Espina y García-Tagle |
Aliaj nomoj | Ana Coe Snichp • Concha Espina de Serna • Concha Espina |
Naskiĝo | 15-an de aprilo 1869 en Santandero, Provinco Santandero, Hispanio |
Morto | 19-an de majo 1955 (86-jaraĝa) en Madrido, Hispanio dum la regado de Franco |
Tombo | Almudena Cemetery (en) |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Ramón de la Serna (en) (1893–1934) |
Infanoj | Ramón de la Serna (en) , Víctor de la Serna, Josefina de la Maza (en) |
Parencoj | Jesús de la Serna (en) (nepo) |
Okupo | |
Okupo | romanisto verkisto ĵurnalisto |
Concepción Rodríguez-Espina y García-Tagle (Santandero, 15-a de aprilo 1869 - Madrido, 19a de majo 1955), plej ofte konata kiel Concha ESPINA, estis hispana verkistino, aŭtoro de noveloj — el kiuj kelkaj estis adaptitaj al kino — kiel La niña de Luzmela, La esfinge maragata kaj Altar mayor. Ŝi verkis ankaŭ poezion, teatron kaj rakontojn.
María de la Concepción Jesusa Basilisa Rodríguez-Espina y García-Tagle naskiĝis la 15an de aprilo 1869 en Santandero,[1] filino de Víctor Rodríguez Espina y Olivares kaj de Ascensión García Tagle y de la Vega, la sepa el dek gefratoj. Estante 13-jaraĝa, ŝi translokiĝis kun sia familio al Mazcuerras, ĉe patraflanka avino. Ŝi ekverkis tie.
La 14an de majo 1888 ŝi publikigis por la unua fojo en El Atlántico de Santander versojn uzante anagramon Ana Coe Snichp. La 12an de januaro 1893,[2] ŝi edziniĝis al Ramón de la Serna y Cueto. Tiel ŝi iĝis boparencino de fama pentristino María Gutiérrez Cueto, plej ofte konata kiel María Blanchard, kuzino de sia edzo kun kiu ŝi amikiĝis. La geedzoj translokiĝis al Valparaíso (Ĉilio). En 1894 naskiĝis ŝia unua filo, Ramón, kaj en 1896, kiu estos la ĵurnalisto Víctor de la Serna. En Ĉilio, ŝi ekkunlaboris kun ĉiliaj kaj argentinaj gazetoj. En 1898, la familio revenis al Hispanio kaj en 1900, en Mazcuerras, naskiĝis ŝia filo José kiu pereis infano; en 1903, ŝia nura filino, Josefina (edzino de la muzikisto Regino Sainz de la Maza kaj patrino de la aktorino Carmen de la Maza) kaj en 1907, ŝia lasta filo, Luis.
Ŝia verkistina sukceso starigis ĵaluzon de la edzo. En 1909 ŝi akiris laborpostenon por sia edzo en Meksiko kaj ŝi instaliĝis en Madrido kun siaj kvar filoj, pro kio la geedzoj fakte separiĝis.[3] Ŝi organizis babilrondojn siahejme en kiuj ĉeestis gravuloj de la alta burĝaro kaj intelektuloj, inter kiuj kelkaj hispanamerikaj kaj Rafael Cansinos Asséns, kiu en 1924 publikigis Literaturas del Norte, pri ŝi. Espina ankaŭ kunlaboris kun gazetoj El Correo Español de Bonaero, kaj La Libertad, La Nación, kaj El Diario Montañés.
En julio de 1934 ŝi separiĝis laŭjure disde sia edzo, kiu pereis poste en 1937. Dum la Hispana Enlanda Milito ŝi restis siahejme en Mazcuerras ĝis la venko da la frankismaj trupoj tie en 1937. Ekde tiam ŝi kunlaboris kun ABC de Sevilla kaj verkis atestajn novelojn, kiel Retaguardia, Diario de una prisionera kaj Luna roja.
En 1938 ŝi ekblindiĝis kaj en 1940 ŝi estis jam tute blinda, sed ŝi plue verkis. Kelkaj ŝiaj verkoj estis adaptiatj al teatro kaj kino. Ŝi mortis 86-jaraĝa la 19an de majo 1955 en Madrido.
Kvankam laŭ aĝo ŝi estis proksima al la nomita Generacio de 98, pro kelkaj trajtoj (aktiveco en 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, feminismo kaj rilato al loka regionismo) ŝi estas pli proksima al la Generacio de 1927. Ŝi ricevis multajn premiojn kaj honorojn. En Madrido estas metrohaltejo Concha Espina, diversaj lernejoj portas sian nomon, kaj eĉ unu aviadilo de Iberia, kun matrikulo EC-GGS.
Ŝiaj verkoj el 1937 (dum la Hispana Enlanda Milito) kaj ekde tiam enkadriĝas en la propaganda kulturo de la venkinta frankisma tendaro. Tio helpis la ricevon de premioj kaj publikigon de tekstoj. Poste ŝi revenis al regionismo.