Conchos | |
---|---|
rivero • rivereto | |
Bazaj informoj | |
Situo | Meksiko (Nordameriko) |
Longeco | 350 km |
Fluo | |
Fonto | apud Bocoyna en la Okcidenta Patrinmontaro |
- Alteco super marnivelo | 2 825 m |
Enfluejo | apud Ojinaga en la riveron Rio Grande del Norte |
- Alteco | 782 m |
- Koordinatoj | 29° 35′ 0″ N, 104° 25′ 0″ U (mapo)29.583333333333-104.41666666667 |
Altecodiferenco | 2 043 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | vidu tekste |
La rivero Conchos [KONĉos] (hispane Río Conchos) estas la plej longa rivero en la meksika subŝtato Chihuahua kaj unu el la plej gravaj riveroj en norda Meksiko. Ĝi fluas ekskluzive tra la ŝtato Chihuahua , en kies Okcidenta Patrinmontaro ĝi fontas en la municipo Bocoyna kaj apud Ojinaga enfluas en la riveron Rio Grande del Norte.
La Río Conchos estas la ĉefa alfluanto de la Rio Grande del Norte (Rio-Grando). Nur tra la enormaj akvaj amasoj de la Conchos la Rio-Grando fariĝas denove vera rivero. Antaŭ sia enfluo, la Rio-Grando drivas malrapide ĉar granda parto de sia akvokvanto estas uzata por irigacii agrikulturajn areojn.
Por la celo de akvoreguligo, ambaŭ riveroj estas ekipitaj per sistemo de rezervujoj. La riveroj estas uzataj por irigacii la agrikulturajn areojn kiuj ĉirkaŭas ilin, kio senigas ilin je grandegaj kvantoj de akvo.