Condemios de Arriba | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Montaro de Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19275 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 113 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 13′ N, 3° 7′ U (mapo)41.216944444444-3.1244444444444Koordinatoj: 41° 13′ N, 3° 7′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 317 m [+] | ||
Areo | 43 km² (4 300 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Condemios de Arriba [+] | |||
Condemios de Arriba [kondeMIos de aRI:ba] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 113 loĝantoj sur areo de 43 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2,6 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas condemienses.
La vilaĝo Condemios de Arriba ankaŭ suferis fortan elmigradon de la vilaĝoj al urboj kiel Madrido aŭ Barcelono, aŭ regionoj industriigitaj kiel Eŭskio kaj ankaŭ multaj elmigris eksterlanden, ĉefe al Germanio.
Komence de la 21-a jarcento, la loĝantoj de Condemios povas dividiĝi en 4 grandaj grupoj: la indiĝena loĝantaro kiu ne elmigris kaj tiuj kiuj elmigris sed kiuj revenas al la vilaĝo post emeritiĝo (tiu grupo subdividiĝas inter kiuj loĝas en la vilaĝo la tutan jaron kaj tiuj kiuj venas nur el aprilo al oktobro).
Krome, Condemios havas trian grupon, nome nombraj enmigrintoj, ĉefe el Ukrainio kaj Rumanio, kiu setlis kaj integriĝis, kaj lastan grupon nome novruruloj, homoj kiuj forlasas la urbon kaj elektas malgrandan vilaĝon por loĝi en pli agrabla medio. Tiuj du grupoj plinovigis la averaĝan aĝon de la lokanoj kaj malhelpis la senloĝigon de la vilaĝo.
Condemios de Arriba situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1317 m super la marnivelo; je 89 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 41°13′01″N 3°07′28″Ok. Najbaras la municipoj Campisábalos, Condemios de Abajo, Albendiego, Prádena de Atienza, Gascueña de Bornova, Bustares, El Ordial, La Huerce kaj Galve de Sorbe.
Condemios de Arriba estas situa sur la Norda Montaro de Gvadalaĥaro, en la valo de la rivero Condemios, inter la altebenaĵo de Llanos kaj la montaro Poyato. Sude de Condemios troviĝas unu el malmultaj pinaroj kiuj restas en la provinco Gvadalaĥaro, kie eblas kolekti fungojn. Tiu pejzaĝo kontrastas kun la ebenaĵo Llanos, kiu dominas la nordon de la vilaĝo kaj kiu karakteras pro sia eroziigita aspekto kie aperis maraj fosilioj.
La plej grava rivero de la municipo estas la rivero Condemios, kiu elfluas en la pinaroj ĉe la vilaĝo kaj post ricevi la akvojn de la rivero Hoz descendas inter altaj ravinoj ĝis atingi la riveron Bornova. Alia grava rivero el kiu oni ekhavas akvon por la vilaĝo, estas la rivero Poyato kiu elfluas ĉe la roko samnoma.
La historio estas komuna por Condemios de Abajo kaj Condemios de Arriba, ĉar ili havis komunan destinon. Ili apartenis post la reconquista al teritorio Común de Atienza kaj poste ili formis parton de la senjorio de Miedes, dum kelkaj jarcentoj en la povo de la familio de Infantado.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 113 en 2024, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Condemios de Arriba, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Condemios de Arriba kie oni falis al 126 lokuloj en 2016 kaj al 113 en 2024.
Agrikulturo, forstado kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. El arbaro oni produktis lignon kaj gravas ĉasado ĉefe de kapreoloj kaj aproj. Rura turismo lastatempe progresas.