Conrad Martens | |
---|---|
Portreto de Conrad Martens, 187-? (sepiotona foto), Nacia Biblioteko de Aŭstralio | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1801 en Londono |
Morto | 21-an de aŭgusto 1878 (77-jaraĝa) en Sidnejo |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Familio | |
Frat(in)o | John William Martens |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Conrad Martens (naskiĝis en 1801, mortis la 21-an de aŭgusto 1878) estis anglo-naskita pejzaĝpentristo aktiva en Aŭstralio el 1835.
La patro de Conrad Martens estis komercisto kiu venis al Londono kiel konsulo de Aŭstrio; Conrad naskiĝis en "Crutched Friars" ĉe Tower Hill. Kiel liaj du fratoj, John William kaj Henry, ankaŭ li studis por pejzaĝismo kun la elstara akvarelisto Copley Fielding.
En 1833 li partoprenis en la fama Vojaĝo de la Beagle, dum kiu li amikiĝis kun Charles Darwin. Ili navigis suden al Patagonio, kaj atingis ĝis Puerto Deseado la 23an de Decembro 1833. Tie Martens pafis reaon kiujn ili ĝus manĝis antaŭ Darwin konstatis, ke temas pri la rara pli malgranda specio de reao pri kiu parolis al li gaŭĉoj, kaj el kiu oni konservis la restojn, kiuj utilis por la priskribo de la Malgranda reao. Martens poste veturis al Aŭstralio kaj sukcesis kiel pentristo en Sidnejo ekde 1835.