Constanzana | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05217 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 99 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 56′ N, 4° 52′ U (mapo)40.938611111111-4.8744444444444Koordinatoj: 40° 56′ N, 4° 52′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 891 m [+] | ||
Areo | 26 km² (2 600 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Constanzana [+] | |||
Constanzana [konstanZAna] estas municipo en la nordo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Moraña aŭ Komarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco.
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Constanzana kaj Jaraíces (je 3 km), okupas totalan areon de 26,85 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 107 loĝantojn. Ĝi perdis 220 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 42 km de Avilo, provinca ĉefurbo, 8 km de Fontiveros, 32 km de Peñaranda de Bracamonte, 22 km de Arévalo kaj 75 km de Salamanko.
Ĝi limas kun Bernuy-Zapardiel, Fuente el Saúz, Donjimeno, Cantiveros, Fontiveros, Cabezas de Alambre, Collado de Contreras, Muñomer del Peco, Narros de Saldueña, Papatrigo kaj Cabizuela.
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Plej frua mencio estas de Gonzalo de Berceo kaj poste de 1303.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).