Konstitucia Partio | |
---|---|
Constitution Party | |
partio | |
Lando | Usono |
Ideologio | kristana dekstro, naciismo, imposta konservatismo, prakonservismo, socia konservativismo, protektismo, izolismo |
Retejo | constitutionparty |
La Constitution Party (angle: "Konstitucia Partio") estas usona prakonservisma politika partio. La partio subtenas malaltajn impostojn, reduktitan engaĝiĝadon en fremdaj aferoj, fortajn enmigradleĝojn, malgrandan federacian registaron, kaj leĝojn kontraŭ abortoj. Ĝi fondiĝis en 1991 sub la nomo "U.S. Taxpayers' Party" (Partio de Usonaj Impostpagantoj). En 1999 ĝi ŝanĝis sian nomon al la nuna "Constitution Party", sed pluraj subŝtataj filioj uzas iom aliajn nomojn ("American Constitution Party" en Koloradio, "Marylanders for Constitutional Governance" en Marilando, "Nebraska Party" en Nebrasko),
Jaro de baloto | Kandidato | Nombro da subŝtatoj | Nombro da voĉoj donitaj | % de tuta voĉaro |
---|---|---|---|---|
1992 | Howard Phillips | 21 | 43,369 | 0.04% |
1996 | Howard Phillips | 38 | 182,820 | 0.19% |
2000 | Howard Phillips | 41 | 98,020 | 0.09% |
2004 | Michael Peroutka | 36 | 143,630 | 0.12% |
2008 | Chuck Baldwin | 37 | 199,750 | 0.15% |
2012 | Virgil Goode | 26 | 122,388 | 0.09% |