Corduente | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Senjorlando de Molina-Alto Tajo | ||
Poŝtkodo | 19341 | ||
Retpaĝaro | retejo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 310 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 51′ N, 1° 59′ U (mapo)40.843333333333-1.9788888888889Koordinatoj: 40° 51′ N, 1° 59′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 058 m [+] | ||
Areo | 233 km² (23 300 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Corduente [+] | |||
Corduente estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 310 loĝantoj sur areo de 233 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,3 loĝantoj/km². Estas diversaj domaroj, nome Aragoncillo, Canales de Molina, Cañizares, Castellote, Corduente, Cuevas Labradas, Cuevas Minadas, Lebrancón, Santiuste, Teroleja, Terraza, Torete, Torrecilla del Pinar, Valsalobre kaj Ventosa.
Corduente situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1051 m super marnivelo kaj je 146 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°50′36″N 1°58′44″Ok.
Ĝi troviĝas en montara tereno, trafluata parte de la rivero Gallo, du rojoj kaj variaj fontoj. En la teritorio estas pinaro, monto de makiso kaj paŝteja malferma arbaro. Najbaras la municipoj Tartanedo, Pardos, Herrería, Rillo de Gallo, Molina de Aragón, Castilnuevo, Tierzo, Valhermoso, Fuembellida, Zaorejas, Cobeta, Torremocha del Pinar, Selas kaj Establés, kiuj distribuiĝas laŭ la sekva skemo:
Nordokcidente: Torremocha del Pinar | Norde: Establés, Selas | Nordoriente: Tartanedo, Pardos, Herrería |
Okcidente: Cobeta | Oriente: Rillo de Gallo, Molina de Aragón | |
Sudokcidente: Zaorejas | Sude: Fuembellida, Valhermoso | Sudoriente: Tierzo, Castilnuevo |
Corduente apartenis al la teritorio Común de Molina ene de la sexmo de Sabinar. En El Santo, Arenas Esteban studis en 1999 setlejon de la dua Ferepoko. Alia restaĵo de antikva setlejo estas la kuŝejo de Casutillas, de la sama periodo de la antaŭe menciita, sed tiu kun kontinueco en romia epoko, kiam oni konstruis vilaon.
Ĉe la vojo al Ventosa la flandro Georgo Bande, helpate de siaj nevoj Gil Engleberto de la Neuveforge kaj Laudovinos de la Neuveforge kaj laŭ interkonsento kun la reĝo Filipo la 4-a, fondis en 1640 la Fabrikon de Fandita Fero de Corduente laŭ simileco al alia jam ekzistinta en La Cavada, kaj kiu funkcios inter 1642 kaj 1672 por liverado al armeoj de la milito en Katalunio.
Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis preskaŭ ĉiam super la 400 loĝantoj, sed poste en la areo venis dekadenco kaj la loĝantaro de multaj vilaĝoj malpliiĝis. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, sed samtempe mulaj municipoj estis nuligitaj kaj aligitaj al Corduente, kiu venis al pinto de 710 loĝantoj en 1981, sed la daŭra senloĝiĝo pluis kaj oni malaltiĝis al 364. Ĝenerale oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Corduente kie oni falis al 364 lokuloj en 2016 kaj al 310 en 2023.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Turismo.