Cormons | |||||
komunumo de Italio vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Friulo-Venecio Julia | ||||
Provinco | GO Gorico | ||||
Komunumaro | Collio - Alto Isonzo (2017-2019) | ||||
Geografia situo | 45° 57′ N, 13° 28′ O (mapo)45.9513.466666666667Koordinatoj: 45° 57′ N, 13° 28′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 56 m | ||||
Areo | 35,09 km² | ||||
Loĝantaro | 7135 (2023) | ||||
Loĝdenso | 203 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Angoris, Borgnano, Brazzano, Giassico, San Rocco di Brazzano, Novali, Castelletto, Plessiva, Povia, Fornaci, Roncada, Monticello di Cormons | ||||
Najbaraj komunumoj | Brda/Collio (SLO), Capriva del Friuli, Chiopris-Viscone (UD), Corno di Rosazzo (UD), Dolegna del Collio, Mariano del Friuli, Medea, Moraro, San Floriano del Collio, San Giovanni al Natisone (UD) | ||||
Patrono | Sankta Adalberto de Prago | ||||
Festa tago | 23-a de aprilo, la patrona memortago | ||||
Nomo de loĝantoj | itale cormonesi | ||||
Poŝtkodo | 34071 | ||||
Imposta kodo | D014 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 031002 | ||||
Telefona prefikso | 0481 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Kormonso (itale kaj friule Cormons, slovene Krmin) estas komunumo en la orienta parto de norda Italio. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Gorizia, kiu ekde oktobro 2017 ne plu estas oficiala administra unuo. Ekde tiam la loko apartenis al intermunicipa aŭ interkomunuma teritoria unuo, nomata Collio - Alto Isonzo, sed jam fine de 2019 denove ŝanĝiĝis la administra strukturo: nun ĝi apartenas al tiel nomata malcentra regiona unuo Gorico, kiu laŭ amplekso identas al la antaŭa provinco - tial, pro praktikeco kaj plia koncizeco, tolereblas plutraduki la novan longan administran nomon Ente di decentramento regionale di Gorizia al Esperanto per "provinco Gorico".
Fine de 2023 en la komunumo vivis 7 135 loĝantoj - fine de oktobro 2022 estis 7 161: sekve daŭre temas pri la sesa plej granda komunumo de la provinco aŭ regiona unuo. Kristana patrono estas la sankta Adalberto de Prago, kies memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Brda/Collio (SLO), Capriva del Friuli, Chiopris-Viscone (UD), Corno di Rosazzo (UD), Dolegna del Collio, Mariano del Friuli, Medea, Moraro, San Floriano del Collio, San Giovanni al Natisone (UD).