Coroisânmartin | ||
---|---|---|
| ||
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | ![]() | |
Alinome | Kóródszentmárton (hungare), Martinsdorf (germane) | |
Iama hungara departemento | Kis-Küküllő | |
Situo | 46° 24′ N, 24° 36′ O (mapo)46.407524.601944444444Koordinatoj: 46° 24′ N, 24° 36′ O (mapo) | |
| ||
![]() | ||
Alto super maro | 327 m | |
Poŝtkodo | 547165 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 1.447 (en 2011) | |
– vilaĝo | 397 (en 2011; 395 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 116180 | |
Coroisânmartin [korojsınmartin] (hungare: Kóródszentmárton [ko:ro:dsentma:rton], germane: Martinsdorf) estas komunumo en Rumanio sude de Târgu Mureș. Apartenas al ĝi la vilaĝoj Coroi, Odrihei kaj Șoimuș.
Coroisânmartin kaj ĉiuj partoj de la komunumo situas ĉe la rivero Târnava Mică.
En 1910 ĝi havis 820 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, ciganoj) kaj en 1992 441 (40 % da rumanoj, 50 % da hungaroj), 10 % da ciganoj.
Ĝia unua skriba mencio estas el 1324. En 1332 ĝi estis ekleziejo kun hungara loĝantaro. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Kis-Küküllő).