Coudekerque-Branche - jen france , nederlande Nieuw-Koudekerk respektive origine okcidentflandre Nieuwe-Koukerke ("nova loĝloko malvarma kirko", respektive en traduko de la francigita nomo "branĉa loĝloko malvarma kirko") - estas urba komunumo de Francio kaj ĉirkaŭurbo de Dunkerque kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio , Frans-Vlaanderen respektive Flandre française . Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ ], en la administra regiono Hauts-de-France (jen france , prononco [o d(ə) fʁãs ] aŭskulti , pikarde Heuts-d'Franche ) kaj en la tradicia regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale' ]). Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dunkerque kaj estas la administra centro de samnoma kantono Coudekerque-Branche / Nieuwe-Koukerke . La teritorio havas komunan limon kun Dunkirko , Téteghem-Coudekerque-Village , Cappelle-la-Grande kaj Coudekerque-Village .
Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 20 833 loĝantoj sur areo de 9,14 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 279 loĝantoj/km². La urbanojn oni kutime nomigas Coudekerquois en la franca .
La blazono de Coudekerque-Branche/Nieuwe-Koukerke bildigas erinacon , nomitan la "Erinaco de la Branĉo".
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj
Coudekerque-Branche en la arondismento de Dunkerque