Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Crato (Portugalio) kaj Crato (stacidomo). |
Crato | |||
---|---|---|---|
municipo de Brazilo urbego vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Brazilo | ||
Regiono | Nordorienta regiono | ||
Subŝtato | Cearao | ||
Poŝtkodo | 63.100-000 a 63.139-999 | ||
Telefonkodo | 88 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 131 050 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 130 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 7° 14′ S, 39° 25′ U (mapo)-7.2338888888889-39.408888888889Koordinatoj: 7° 14′ S, 39° 25′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 426 m [+] | ||
Areo | 1 009,2 km² | ||
Horzono | UTC-03:00 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Crato (Ceará) [+] | |||
Crato [KRAtŭ] estas municipo de Brazilo. Ĝi situas en la nordorienta regiono de Brazilo kaj en la subŝtato Cearao. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 131 050 loĝantoj sur areo de 1 009,2 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 130 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj municipoj Barbalha, Farias Brito, Caririaçú, Exu, Juazeiro do Norte, Moreilândia, Nova Olinda kaj Santana do Cariri.
La centra samnoma urbo Crato situas 426 m super la marnivelo kaj estis fondita la 21-an de junio 1764. Krom la urbo en la municipo ankoraŭ ekzistas la vilaĝoj Lameiro, Quintino, Santa Fé, Vilaĝo de Palmeiras, Bela Vista, Belmonte, Campo Alegre, Santa Rosa, Monte Alverne, Muriti kaj Ponta da Serra.
Pastro Manoel Feitosa estis pioniro de Esperanto en la urbo en la 1920-aj jaroj. Laŭ lia iniciato en Crato fondiĝis esperantista asocio la 24-a de marto 1921, kunlabore kun Antônio Freire Jucá, tiama sekretario de Nova Samideanaro. Aliĝis al la nova asocio Quintino Rodrigues de Oliveira e Silva, tiama episkopo de Crato, kaj diversaj pastroj kaj komercistoj. Nuntempe Crato ankoraŭ havas Esperanto-grupon.