Crawinkel | ||||||
| ||||||
komunumoparto en Germanio • komunumo en Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Turingio | |||||
Distrikto | Distrikto Gotha | |||||
Komunumo | Ohrdruf | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 03624 | |||||
Poŝtkodo | 99330 | |||||
Aŭtomobila kodo | GTH | |||||
Oficiala Municipokodo | 16067008 | |||||
Politiko | ||||||
Demografio | ||||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 47′ N, 10° 47′ O (mapo)50.78333333333310.783333333333Koordinatoj: 50° 47′ N, 10° 47′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 469 m | |||||
Areo | 25,27 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.crawinkel.de/ | |||||
Crawinkel estas loĝloko kaj eksa komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Gotha de la federacia lando Turingio, kaj ekde januaro 2019 estas parto de la urba komunumo Ohrdruf. Fine de la jaro 2017 la tiam ankoraŭ memstara komunumo havis 1 446 loĝantojn.
La unua endokumenta mencio estis en 1088 en la analoj de la klostro de Goseck sub la versio Cravunkele.[1] Antaŭe estis samloke jam la grafoj de Kevernburg kiuj ĉ. 1065 konstruitis Mario-kapelon por certigi sekuran transiradon de Rennsteig; tiu ĉi ĉelo nomiĝis Gravincella. Apartenis la vilaĝo al la Administrujo Wachsenburg, kiu apartenis ekde 1640 al la Duklando Saksio-Gotha, ekde 1672 al Duklando Saksio-Gotha-Altenburg kaj ekde 1826 al la Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao.
Pri Crawinkel skribis la historiisto Galletti en 1780 i.a. ke la loko havas bona klimaton, bonan akvon, multajn fontanojn, kelkajn lagetojn; ke la agrikulturo malgravas kontraŭe al la bredado de bestoj; ke estis en 1624 fajrego tie; ke inter 1773 kaj 1779 estis 40 nuptoj, 142 naskiĝintoj kaj 110 mortintoj; ke multaj perlaboras la vivon kiel ĉarpentistoj, karbonistoj, lignohakistoj; ke la arbaraj beroj ankaŭ nutras la loĝantojn; ke estas tri gastejoj en Crawinkel; ke la malnova Mario-kapelo ŝanĝigis je kirko en 1613 brulkonsumiĝonte en 1624; ke la kirko, antaŭ la Reformacio, apartenis al la Konvento Breitenbach.[2] La vivo enkomunumo baziĝas sur diversaj metioj. Tre gravis la muelejŝtona rompejo proksime de Lütsche; gravis ankaŭ la transportado danke al la situo de Crawinkel ĉe la komerca vojego inter Erfurto kaj Nurenbergo. Pro la etendiĝo de Turingia Arbaro oni ne sukcesis ĉirkaŭveturi ĝin por eviti la deklivajn transajn stratojn. Unu el tiaj stratoj kondukis el Arnstadt al Crawinkel kaj tra Steiger Hohle (apud Frankenhain ĝis Oberhof kaj tra Rennsteig al Zella-Mehlis. La kava vojo Steiger Hohle estis tre mallarĝa kaj tiel oni faris la kompromison ke ĉaretoj rajtus antaŭtagmeze nur almonten veturi kaj posttagmeze envalen. Homoj alvenintaj kun malfruo do devis tranokti en Crawinkel. Pluse oni bezonis gardistojn por protektiĝi kontraŭ banditoj. Sekve ĉirkaŭ la komerca vojo estiĝis aŭtomate kaj laŭbezone multaj diversaj gastejoj kaj aliaj servejoj.
Crawinkel iam estis centro de muzikinstrumenta fabrikado (ekz. violinoj, cistroj). Pri ĝi donis ateston multaj konserviĝintaj instrumentoj el la jarcentoj 18a kaj 19a en variaj eŭropaj muzeoj, ekz. en Eisenach, Leipzig, Darmstadt, Hago; loke ili admireblas en la regionhistoria muzeo Alte Mühle en Crawinkel mem.
En la 1.12.1910 enloĝis ĝin 1740 homoj.[3] Pro la proksimeco al Jonastal la vilaĝo servis kiel sekreta materialdeponejo por la nazioj kaj iliaj teknikistoj. Rekta fervojlinio kondukis disde Crawinkel ĝis antaŭ la gangoj. Antaŭ la detruo per artelerio en aprilo 1945 oni parkis la originalan packontraktvagonon el Compiègne ĉe la stacidomo de Crawinkel. En 1994 oni plantis kverkon el Crawinkel en la arbaron de franclanda Compiègne. Punlaboristoj laboris en municifabriko kiu inaŭguritis en la 10.5.1935. Kelkaj bunkroj servis ankaŭ ekde januaro 1945 kiel internigejo por ĉ. tri miloj da kaptitoj el la koncentrejo de Buchenwald.[4]
Dum GDR Crawinkel iĝis parto de Distrikto Arnstadt; ekde 1994 ĝi apartenas al Distrikto Gotha. Komence de januaro 2019 ĝi iĝis parto de Ohrdruf.
Ĉe Crawinkel estas la federacia ŝoseo B 88. Ĝi tre gravis dum GDR-tempo; la alirejo al la strato ĝis Oberhof ankaŭ tre gravis. Post kiam malfermiĝis la germana aŭtovojo A71 la cirkulado tre malkreskis. La vilaĝo situas ĉe Ohratalbahn-fervojlinio. Ĝi ne plu funkcias ekde decembro 2011.
La vilaĝo Friedrichsanfang kunfandiĝis kun Crawinkel en 1859; ĝi estis kolonistejo kaj estiĝis laŭ instigo de la Duka forstadministrado en la 17a jarcento; ĉ. 1780 estis tie unu gastejo kaj tri domoj de arbarlaboristoj. Iliaj viv- kaj laborkondiĉoj estis tre malfacilaj. En 1858 la crawinkel-anoj protestis kontraŭ la plano ekkunvialĝanigi [kio?] la 50 friedriĉsanfang-anojn. Kaŭzo estis la timo ke oni devus finance helpadi la novajn kunvilaĝanojn.[5]
Ŝajne Crawinkel en la mezepoko posedis la privilegion de urbaj rajtoj. Tamen pri tio ne plu ekzistas dokumento sed la nomo urbo konatas ekde 1340. Argumento por la korekteco de tiu ĉi konjekto estas ne nur la granda trafiknodeco de ĝi sed ankaŭ triangula placo antaŭ la ĉefa gastejo kiu nuntempe ankoraŭ nomiĝas merkatejo; mezepoke merkataj rajtoj kaj urbaj privilegioj ofte estis kune. Alia arguemnto estis ke la nomo de la menciita gastejo estis estinta Der alte Ratskeller, do gastejo ĉeŭrbodoma. Fakte engasteje okazis la kunvenoj de la konsilantaro kaj kestego oficiala kun dokumentoj gravaj ekzistis ĝis la 1950aj jaroj en subtegmentejo. Ĉu Crawinkel perdis aŭ eĉ vendis la urbajn rajtojn al Ohrdruf malklaras. Klaras ke post la incendio de 1624 la komunumo malriĉiĝis. La sumo de 100 taleroj kontraŭ cedo de urbaj rajtoj estus bona por rekonstrui la preĝejon.[6]
|