Cressat | |
---|---|
komunumo en Francio vd | |
Blazono | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Limoĝio |
Departemento | Creuse |
Arondismento | Guéret |
Kantono | Ahun |
INSEE kodo | 23068 [+] |
Poŝtkodo | 23140 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Jean Auclair 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 516 (2021) [+] |
Loĝdenso | 15 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 46°08′26″N 2°06′33″O / 46.14056°N, 2.10917°O (mapo) Koordinatoj: 46°08′26″N 2°06′33″O / 46.14056°N, 2.10917°O (mapo) |
Alto | 340 m [+] |
Areo | 33,41 km² (3 341 ha) [+] |
46° 08′ 26″ Nordo 2° 06′ 33″ Oriento / 46.1405555556 °N, 2.10916666667 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Cressat [+] | |
Cressat estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 523 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Cressat etendiĝas sur 32,68 km², kaj havis 523 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 16 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.
La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Cressat situas je alteco de 546 metroj.
Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Cressat apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Jean Auclair, kiu do fariĝis la loka urbestro.
En Cressat estas la sidejo de la firmao Créarts, kiu renovigas artajn vitralojn pere de modernaj teknikoj.
Cressat apartenas al la kantono de Ahun, kies ĉefurbo estas Ahun. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.