Crișcior | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Hunedoara | |
Alinome | Kristyor (hungare), Kreischquell (germane) | |
Iama hungara departemento | Hunyad | |
Situo | 46° 8′ N, 22° 52′ O (mapo)46.127522.868888888889Koordinatoj: 46° 8′ N, 22° 52′ O (mapo) | |
| ||
Poŝtkodo | 337200 | |
Loĝantaro | 4 188 (2002) | |
Crișcior [kriŝĉor] (hungare: Kristyor) estas komunumo en Rumanio norde de Deva. Administre apartenas al ĝi Barza, Valea Arsului kaj Zdrapți
En 1910 ĝi havis 2 247 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 2 419.
Ĝia unua skriba mencio estas el 1439. Ĝi havis orminejon. En 1784, dum la Horea-ribeloj, ĝiaj hungaraj loĝantoj estis la unuaj viktimoj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (unue al Zaránd, poste al Hunyad vármegye). La germana nomo Kreischquell signifas "fonto de Körös".
|