Krotono estas granda florplanta genro en la eŭforbia familio de Eŭforbiacoj, Euphorbiaceae. La plantoj de tiu genro estis priskribitaj kaj enkondukitaj al eŭropanoj fare de Georg Eberhard Rumphius. La genra nomo derivatas el la greka κρότος (krótos), kiu signifas "iksodon" kaj referencas al la formo de la semoj de kelkaj specioj.[1]
Krotono estas diversa kaj kompleksa taksonomia grupo de plantoj game el herboj kaj arbustoj ĝis arboj.[2] Bone konata membro de tiu genro estas Croton tiglium, arbusto indiĝena de Sudorienta Azio. Ĝi estis menciita en la okcidenta literaturo fare de Cristóbal Acosta en 1578 kiel lignum pavanae.