Crotonoideae | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Crotonoideae estas subfamilio de eŭforbiacoj enhavanta 68 genrojn en 12 triboj, kaj vivanta vaste tra la tropikaj kaj subtropikaj teroj de la mondo.
Crotonoideae povas esti arboj, arbetoj, au herboj. Ili havas latekson, kutime travideblan, blankan, flavan, aŭ ruĝan.[1] La lateksvaskuloj troviĝas plej grandnombre en la floemo. Ili kutime estas unuĉelaj, sed iuj triboj havas karakterajn plurĉelajn vaskulojn. Specioj kaj plantopartoj kiuj ne havas latekson ofte havas pli dikmurajn vaskulojn (sklereidojn), kiuj eble estas homologaj kun lateksvaskuloj.[2]
La floroj havas sepalojn imbrikitajn aŭ valvoformajn, kiuj kovras la polenujon ĉe la burĝonoj, kaj en multaj triboj ankaŭ petalojn. La ekstera ornamo de la poleneroj preskaŭ ĉiam havas tre distingan formon, la "krotonoidan", konsistantan el ringoj de kvin aŭ pli elstarajn, ofte triangulajn elementojn.[3][4]
Crotonoideae inkludas la gravegajn kultivaĵojn maniokon (por nutrado) kaj kaŭĉukarbon (por industrio). Multaj specioj enhavas toksajn substancojn. Cianidproduktaj substancoj, se havataj, estas derivitaj de valino aŭ izoleŭcino.[5] Iuj specioj havas kemiaĵojn uzeblajn en medicino. Ekzemple, la semoj de Croton tiglium kaj Jatropha curcas estas uzataj kiel laksigiloj. Ankaŭ la oleo de Jatropha curcas estas uzata kiel biobrulaĵo. La oleo de Vernicia fordii estas tradicie uzata en protekta traktado de ligno.
Genetikaj esploroj ne montras klare ĉu Crotonoideae estas monofiletika grupo, sed konstatas kvar klare monofiletikajn subgrupojn: Adenoclineae, Gelonieae, kvar tribojn kies distinga karaktero estas plurĉelaj lateksvaskuloj, kaj la restantajn ses tribojn, kiuj estas la sola grupo kun petaloj kaj sen kavoj sur la poleneroj.[6]
Verŝajne la plej malnova konata genro de Crotonoideae estas Crotonipollis, priskribita surbaze de fosiliaj poleneroj kun la "krotonoida" formo el antaŭ ĉ. 110 mj, dum la frua Kretaceo, en Pernambuko, Brazilo.[7] Estas proponite, ke la subfamilio originis en Afriko kaj disvastiĝis de tie al la ankoraŭ ne plene disiĝinta Suda Ameriko. Ĝi atingis Hindujon tra la Kohistan-Ladaka Insularo kaj disvastiĝis al Azio kaj Aŭstralio post la kolizio de Hindujo kaj Azio.[8]
La subfamilio havas klaran morfologian unuecon pro la karaktera krotonoida ornamo de la poleneroj kaj la havo de latekso. Tamen ĝia sistematika unueco restas provizora dum oni ne scias ĉu la kvar subgrupoj estas parencaj unu al la alia.[9] Ĝi estas klasifikata en 12 triboj:[10]
kun plurĉelaj lateksvaskuloj:
kun petaloj kaj senkavaj poleneroj: