Crypturellus estas birdogenro de tinamoj konsiderata specio de arbaroj. Tamen estas kelkaj raraj el herbejoj aŭ el stepoj. Estas 21 specioj kaj totalo de 67 taksonoj (kaj specioj kaj subspecioj).
Crypturellus estas formata el la grekaj vortoj κρυπτός (kriptós), "kovrita" aŭ "kaŝita", οὐρά (urá), "vosto", kaj -ellus, latina diminutiva sufikso. La genronomo Crypturellus entute signifus "malgranda kaŝvostulo".[1]
Membroj de Crypturellus, kiel ĉe aliaj tinamedoj havas kamuflan kolorskemon hegemonie de bruna, sablokolora, flava, kaj griza. Sed malkiel la resto de la familio, tiuj birdoj montras iome da seksa dimorfismo, ĉar inoj estas pli striecaj ol maskloj de la sama specio. Ili estas ankaŭ iome pli brilaj kaj grandaj.
Kiel arbaraj specioj, majoritato okupas arbarojn, aŭ pluvarbarojn. Ili preferas malaltajn areojn. Ili havas teritoriojn el Urugvajo al Tampico, nordorienta Meksiko. La plej aĝa konata loĝejo de la genro estas el humero, proskribita kiel Crypturellus reai, el komenca Mioceno en la kuŝejo Santa Cruz de Patagonio.[2]
Crypturellus estas tre laŭtvoĉa grupo de birdoj kun melodiaj alvokoj. Ili tendencas uzi malaltajn frekvencojn kiam ili alvokas aliajn membrojn de la grupo de tinamoj. Maskloj kaj inoj havas diferencajn alvokojn kaj ĉiu specio havas ankaŭ diferencan alvokon. Normale ĉiu sekso havas kaj longan kaj mallongan frazalvokon.[3] La genro povas esti grupigita en du partaj grupoj baze sur la simileco de ties alvokoj.[4]
Kelkaj, kiaj la Ardezbrusta tinamo estas silentema kaj kaŝiĝas dum la mezo de la tago, elektante tiun momenton por manĝeti kaj konservi energion. La Ardezbrusta tinamo ankaŭ havas tre unikan alvokon inter ili, tiele ke individuaj birdoj povas esti rekonataj pro siaj alvokoj. Plej membroj de la genro havas variojn en siaj alvokoj, ene de la specio, baze sur sia geografia loko. Ili uzas regulajn alvokejojn.[3]
Simile al aliaj arbaraj tinamoj, la membroj de tiu genro preferas manĝi karnecajn fruktojn; tamen kiel tinamoj ĝenerale ili estas oportunemaj kaj manĝas vario de manĝoj inklude insektojn, por kio ili foje saltas ĝis 1 m por atingi ilin.[3]
La pariĝada tekniko de la membroj de la genro Crypturellus konsistas el tio ke la masklo sobigas sian bruston algrunde, etenda sian kolon antaŭen kaj levas sian postaĵon vertikale. Ĉio tio ŝajnigas ke li estas pli granda kaj pli longa ol normale, kio ne nur impresas la inon sed ankaŭ tiele la masklo fortimigas konkurenculojn. Inoj estas pli multnombraj ol maskloj ĉe kelkaj specioj, kiaj la Jaspotinamo ĉe kiuj estas proporcio de 4:1 inoj al masklo. Ili demetas 2 ovojn, kio klarigas ke ili estas unu specio kiu havas multoblan ovodemetadon.[3]
Post kopulacio la ino elektas nestolokon tipe depresion kovritan per folioj ĉe arbotrunko, kutime inter paro de apogilradikoj. Membroj de la genro kiu estas savanstilaj birdoj kiaj la Beketa tinamo anstataŭe demetas siajn ovojn en kavaĵo ĉe herbotufo. La ovoj estas ovalformaj aŭ elipsaj ĉe la plej malgrandaj birdoj kaj preskaŭ sferecaj ĉe la plej grandaj, kiaj la Krispa tinamo kaj la Brazila tinamo. La koloro de la ovoj estas variaj, sed ĝenerale estas brilkoloraj sen makuloj aŭ punktoj, kaj la koloroj svagiĝas dum la tempo kaj kutime ŝanĝas al malpli evidentaj laŭ la daŭro de la kovoperiodo. La hegemoniaj koloroj estas ĉokolada aŭ vinruĝa dum la ovoj de la Flavkrura tinamo, Krispa tinamo, Eta tinamo, kaj Ruĝkrura tinamo uzas diferencajn kolorskemojn.[4]
La ovokvantoj povas esti de 9-16 ovoj, tamen la plej grandaj ovodemetadoj estas produktoj de multaj inoj.[4] La masklo kovas kaj idozorgadas. Kovado daŭras ĉirkaŭ 16 tagoj. Se li mortiĝas, la ino anstataŭas. Kiam la idoj trapasas klarigitajn areojn, ili kuras kiel la idoj de raloj. Kelkaj membroj de tiu genro maturiĝas rapide, kiaj la Ardezbrusta tinamo kiu povas atingi plenkreskan grandon (ne pezon) post ĉirkaŭ 20 tagoj.[3]
- Berlepŝa tinamo, Crypturellus berlepschi loĝanta en marbordaj arbaroj de nordokcidenta Kolombio kaj nordokcidenta Ekvadoro.[5]
- Eta tinamo, Crypturellus soui loĝanta en suda Meksiko al nordorienta Brazilo okcidente al Ekvadoro kaj oriente al Franca Gujano kaj ankaŭ al Trinidado[5]
- Cindrotinamo, Crypturellus cinereus loĝanta en sudorienta Kolombio, suda Venezuelo, Gujano, Franca Gujano, Surinamo, nordorienta Brazilo, kaj norda Bolivio[5]
- Tepuia tinamo, Crypturellus ptaritepui loĝanta en tepui de suda Venezuelo[5]
- Bruna tinamo, Crypturellus obsoletus loĝanta en norda Venezuela okcidenten tra Ekvadoro, Peruo, norda kaj suda Brazilo, plej nordorienta Argentino, orienta Bolivio, kaj Paragvajo[5]
- Crypturellus obsoletus obsoletus loĝanta en sudorienta Brazilo, orienta Paragvajo, kaj nordorienta Argentino[5]
- Crypturellus obsoletus griseiventris loĝanta en centra Brazilo[5]
- Crypturellus obsoletus hypochraceus loĝanta en okcidenta centra Brazilo[5]
- Crypturellus obsoletus punensis loĝanta en centra Bolivio kaj sudorienta Peruo[5]
- Crypturellus obsoletus traylori loĝanta en sudorienta Peruo[5]
- Crypturellus obsoletus ochraceiventris loĝanta en centra Peruo[5]
- Crypturellus obsoletus castaneus loĝanta en norda Peruo, Ekvadoro, kaj Kolombio[5]
- Crypturellus obsoletus knoxi loĝanta en nordokcidenta Venezuelo[5]
- Crypturellus obsoletus cerviniventris loĝanta en norda Venezuelo[5]
- Krispa tinamo, Crypturellus undulatus loĝanta en norda kaj centra Sudameriko escepte Surinamo kaj Franca Gujano[5]
- Brovpala tinamo, Crypturellus transfasciatus loĝanta en marbordaj arbaroj de Ekvadoro kaj plej nordokcidenta Peruo[5]
- Brazila tinamo, Crypturellus strigulosus loĝanta en centra Brazilo sude de Amazona Rivero, nordokcidenta Bolivio, kaj orienta Peruo[5]
- Grizkrura tinamo, Crypturellus duidae loĝanta en tropikaj arbaroj de orienta centra Kolombio kaj suda Venezuelo[5]
- Ruĝkrura tinamo, Crypturellus erythropus loĝanta el norda Kolombio orienten al Franca Gujano kaj suden al norda Brazilo kaj ankaŭ al Margarita Insulo[5]
- Flavkrura tinamo, Crypturellus noctivagus loĝanta en malaltaj teroj de orienta Brazilo[5]
- Crypturellus noctivagus noctivagus loĝanta en sudorienta Brazilo[5]
- Crypturellus noctivagus zabele loĝanta en nordorienta Brazilo[5]
- Nigrakapa tinamo, Crypturellus atrocapillus loĝanta en malaltaj teroj de sudorienta Peruo kaj norda Bolivio[5]
- Crypturellus atrocapillus atrocapillus loĝanta en sudorienta Peruo[5]
- Crypturellus atrocapillus garleppi loĝanta en norda Bolivio[5]
- Cinamotinamo, Crypturellus cinnamomeus loĝanta el nordokcidenta Kostariko norda al Puebla, kaj la tutaj marbordoj de Atlantiko kaj de Pacifiko de Meksiko eksklude Sonora[5]
- Ardezbrusta tinamo, Crypturellus boucardi loĝanta en la golfa marborda regiono de Centrameriko el sudorienta Meksiko al nordorienta Honduro kaj sudorienta Honduro al norda Kostariko[5]
- Crypturellus boucardi boucardi loĝanta en okcidenta Nikaragvo[5]
- Crypturellus boucardi costaricensis loĝanta en nordokcidenta Kostariko[5]
- Ĉokotinamo, Crypturellus kerriae loĝanta en humida montetaro de sudorienta Panamo al nordokcidenta Kolombio[5]
- Jaspotinamo, Crypturellus variegatus loĝanta en norda Bolivio, Amazonia Brazilo, Franca Gujano, Gujano, Surinamo, Venezuelo, kaj Kolombio[5]
- Rusta tinamo aŭ Mallongbeka tinamo, Crypturellus brevirostris loĝanta en Franca Gujano, orienta Peruo, kaj nordokcidenta kaj nordorienta Brazilo[5]
- Bartleta tinamo, Crypturellus bartletti loĝanta en okcidenta Amazonia Brazilo, norda Bolivio, kaj orienta Peruo[5]
- Beketa tinamo, Crypturellus parvirostris loĝanta el Amazona Baseno en Brazilo al nordorienta Argentino[5]
- Stritinamo, Crypturellus casiquiare loĝanta en orienta Kolombio kaj suda Venezuelo[5]
- Tataupa tinamo, Crypturellus tataupa loĝanta en partoj de Peruo, nordorienta Brazilo, Paragvajo, suda Brazilo, orienta Bolivio, kaj norda Argentino[5]
- ↑ Gotch, A. F. (1195)
- ↑ Chandler, Robert M. (2012). “A New Species of Tinamou (Aves: Tinamiformes, Tinamidae) from the Early-Middle Miocene of Argentina.”, Palarch’s Journal of Vertebrate Palaeontology 9 (2), p. 1–8.
Arkivigite je 2017-03-18 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-03-18. Alirita 2013-09-28.
- ↑ 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Cabot, J.; Carboneras, C.; Folch, A.; de Juanca, E.; Llimona, F.; Matheu, E. (1992). "Tinamiformes". In del Hoyo, J. Handbook of the Birds of the World. I: Ostrich to Ducks. Barcelona, Spain: Lynx Edicions.
- ↑ 4,0 4,1 4,2 Sick, H.. (1993) Birds in Brazil, a Natural History. Princeton, NJ: Princeton University Press.
- ↑ 5,00 5,01 5,02 5,03 5,04 5,05 5,06 5,07 5,08 5,09 5,10 5,11 5,12 5,13 5,14 5,15 5,16 5,17 5,18 5,19 5,20 5,21 5,22 5,23 5,24 5,25 5,26 5,27 5,28 5,29 5,30 5,31 5,32 5,33 5,34 5,35 5,36 5,37 5,38 5,39 5,40 5,41 5,42 5,43 5,44 5,45 5,46 5,47 5,48 5,49 5,50 5,51 5,52 5,53 5,54 5,55 5,56 5,57 5,58 5,59 5,60 5,61 5,62 5,63 5,64 5,65 5,66 5,67 5,68 5,69 5,70 5,71 5,72 5,73 5,74 5,75 Clements, J (2007)
- ↑ 6,0 6,1 6,2 SACC (2008)
- Brands, Sheila (Aug 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Genus Crypturellus". Project: The Taxonomicon. Konsultita Feb 07 2009.
- Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
- Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Tinamous". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 183. ISBN 0-8160-3377-3.
- Remsen Jr., J. V.; et al. (07 Aug 2008). "Classification of birds of South America Part 01:". South American Classification Committee. American Ornithologists' Union. Konsultita 04 Feb 2009.