Culcha Candela | |
---|---|
en Berlino dum koncerto de 2008 | |
Fondo | 2002 |
Ĝenro | regeo, danchala regeo, hiphopo |
Oficiala retejo | www.culchacandela.de |
Muzikistaro | |
kantisto | Johnny Strange (Ugando/Germanio) |
kantisto | Itchyban (Mateo Jaschik, Pollando) |
kantisto | Larsito (Kolumbio) (ekde 2001) |
kantisto | Mr. Reedoo (Germanio) (ekde 2002) |
kantisto | Don Cali (Kolumbio) (ekde 2002) |
diskĵokeo | DJ Chino (Sudkoreio) (ekde 2001) |
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko | |
Culcha Candela - prononco [KALĉa KanDEla] estas muzikgrupo el Berlino kun internacia muzikanaro kies muzikstilo havas multkulturan kaj plurlingvan fonon. La malsamaj naciecoj permesas miksaĵon de kantotekstoj kiujn ili kantas en la germana, la angla, la hispana kaj la jamaika kreola. Ĉi tiu multkultureco estas evidenta en ilia retejo kaj muzikfilmetoj.
La kantotekstoj estas parte enhave socikrititaj kaj politikaj (kiel la muzikaĵoj Una cosa... [unu afero], Schöne neue Welt [bela nova mondo]). Culcha Candela ĉeestas en la DVD "Kein Bock auf Nazis", iniciato kontraŭ kiu la ekstremdekstra partio NPD protestis.
Parte iuj kantotekstoj tamen ankaŭ estas festokantoj senpretende etosigaj kaj dancigaj (kiel Partybus [festa buso]).
La plej granda sukceso de la grupo venis en la somero de 2007 kun la unuopaĵo Hamma! , ĉar la kanto iĝis la plej populara somera sukceso de la jaro en Germanio. Li vicas №1 en Germanio, №3 en Aŭstrio kaj №13 en Svislando dum semajnoj.
La muzikgrupa nomo „Culcha Candela“ konsistas unuaparte el fantazia vorto kiu similu al kreola laŭprononca variaĵo de la angla vorto culture, (prononco en internacia fonetika alfabeto ˈkʌlt͡ʃə(ɹ) (kulturo), kaj duaparte el la latinlingva vorto candela, "kandelo", kaj do signifu "kandelo de kulturo" aŭ "lumo de kulturo".