Cumebo (loke : Tsumeb; herere : Okavisume) [1] estas urbo [2] de 15 000 loĝantoj kaj la plej granda urbo en Oŝikoto-Regiono en norda Namibio. Cumebo estas la "pordejo al la nordo" de Namibio [3]. Ĝi estas la plej apuda urbo al Nacia Parko Etoŝa. Cumebo estis la regiona ĉefurbo de Oŝikoto ĝis 2008 kiam Omutijo (loke : Omuthiya) estis proklamata urbo kaj nova ĉefurbo [4]. La ĉirkaŭaĵo de Cumebo konstituas propran balotdistrikton kaj havas loĝantaron de 44 113 [5]. La urbo estas la ejo de entera mino (la subtera minejo nuntempe estas fermata), kiu en ĝia plejeco estis simple konata kiel la "Cumeba Mino" sed dume estas renomita la "Ongopolo Mino".