Cursorius

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cursorius
Cursorius coromandelicus, Purandar, Puneo, Maharaŝtro.
Cursorius coromandelicus,
Purandar, Puneo, Maharaŝtro.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Glareoledoj Glareolidae
Genro: Kuruloj Cursorius
Latham, 1790
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Cursorius estas genro de kuruloj, grupo de vadbirdoj. La genronomo deriviĝis el la Latina cursor kun la signifo "kurulo".

Estas kvin specioj kiuj reproduktiĝas en Afriko kaj Suda Azio. Ili havas longajn krurojn, mallongajn flugilojn kaj longajn pintohavajn bekojn kiuj estas subenkurbaj. Kvankam klasitaj kiel vadbirdoj, ili vivas en dezertoj kaj similaj aridaj regionoj. Kiel la glareoloj, la kuruloj troviĝas en la plej varmaj partoj de la Malnova Mondo. Ili ĉasas insektojn per vidado, persekutante ilinper piede. La ino demetas siajn 2–3 ovojn surgrunden.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La genron Cursorius enkondukis en 1790 la angla ornitologo John Latham.[1] La tipa specio estis nomita kremkolora kurulo.[2] La genronomo estas derivita el la Latina vorto cursor kun la signifo "kurulo", el currere, "kuri".[3]

La genro enhavas kvin speciojn, nome la jenajn:[4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Latham, John. (1790) Index Ornithologicus, Sive Systema Ornithologiae: Complectens Avium Divisionem In Classes, Ordines, Genera, Species, Ipsarumque Varietates 2 (latine). London: Leigh & Sotheby.
  2. (1934) Check-List of Birds of the World 2. Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press.
  3. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  4. Sandpipers, snipes, Crab-plover, coursers. IOC World Bird List Version 12.2. International Ornithologists' Union (Aŭgusto 2022). Alirita 7a de Novembro 2022 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]