Cymbopetalum mayanum | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Herbaria speciano de Cymbopetalum mayanum el Nacia Muzeo de Natura Historio
| ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
Cymbopetalum mayanum, eble esperantigebla kiel majaa cimbopetalo, estas specio de plantoj el familio Annonaceae. La specia epiteto mayanum referencas majaojn, kaj la antikvan civilizon, kaj la etnan-lingvan grupon de popoloj, indiĝenaj en ĝia arealo. Ĝia natura habitato estas apud-Atlantikaj malaltaĵoj de Gvatemalo kaj Honduro.[1] Ĝi kreskas kiel arbo. La specio estas iom minacata pro habitatdetruo rezulte de agrokulturo, sed por nun IUCN listas ĝin malplej zorgiga.[1]
En plejparto de arealo de C. mayanum estas disvastigita hispana lingvo kaj indiĝena kekĉia lingvo. En tiuj ĉi lingvoj, la kutimaj nomoj por la planto estas: huevo de toro, muk, anona de montaña, banana, chikinte, guanabano, guinellito, guineo, gunchuch, mata boni, mataboni, naguate, sufricaya, tulmax,[2] chikinte, kaj naguate[3]
Majaa cimbopetalo havas molajn sukrozajn fruktojn kiuj estas grava fonto de nutraĵo por formikoj[3] kaj ankaŭ por multaj specioj de birdoj. Inter la specioj, por kiuj la fruktoj estas grava parto de ilia dieto, ĉu normale, ĉu dum vintrumo, ĉu dum migrado, estas:[4]