Cyriel Buysse | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 20-an de septembro 1859 en Nevele | ||||
Morto | 25-an de julio 1932 (72-jaraĝa) en Afsnee | ||||
Lingvoj | nederlanda vd | ||||
Ŝtataneco | Belgio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Louis Buysse vd | ||||
Patrino | Pauline Loveling vd | ||||
Gefratoj | Arthur Buysse kaj Alice Buysse vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Prosper Van Hove • Robert Palmer vd | ||||
Okupo | verkisto politikisto dramaturgo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Cyriel BUYSSE estis flandra naturalisma verkisto. Li naskiĝis en Nevele je la 20a de septembro 1859 kaj mortis en Afsnee je la 25a de julio 1932.
Li studis en la ateneo de Gento kaj post helpis sian patron en la fabriko de cikorio. En 1893 li estis la kunfondinto de Van Nu en Straks. Je la 1a de oktobro 1996 li edziĝis al la nederlanda vidvino Nelly Dyserinck kaj regule restadis en Den Haag. Tie li fondis en 1903 Groot Nederland, kune kun Louis Couperus kaj Willem Gerard van Nouhuys. Poste li denove dum longa periodo vivis en Flandrio, precipe en Afsnee kaj Deurle.
Post konsilo de lia onklino, la verkistino Virginie Loveling, li ekverkis je la aĝo de 26. Oni lin konsideras naturalisman verkiston (Het recht van de sterkste kaj De Biezenstekker) kun kiel ekzemplo la francaj verkistoj Émile Zola kaj Guy de Maupassant.
En 1930 li membriĝis en la Koninklijke Vlaamsche Academie voor Taal- en Letterkunde kaj en 1932, kelkaj tagoj antaŭ lia morto, li baroniĝis.
Het gezin van Paemel (reĝisoro: Paul CAMMERMANS, 1986) estis filmata por televido (kunverkita de Hugo Claus kaj Jan Blokker).