Cécile Cassel | |
---|---|
franca aktorino | |
Persona informo | |
Naskonomo | Cécile Crochon |
Aliaj nomoj | HollySiz |
Naskiĝo | 25-a de junio 1982 en Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Familio | |
Patro | Jean-Pierre Cassel (mul) ![]() ![]() |
Frat(in)oj | Rockin' Squat kaj Vincent Cassel (mul) ![]() ![]() |
Amkunulo | Gaspard Ulliel (2005–2007) ![]() |
Okupo | |
Okupo | filmaktoro aktoro komponisto kantisto teatra aktoro muzikisto ![]() |
TTT | |
Retejo | http://www.hollysiz.com |
Cécile Cassel, (naskiĝnomo Cécile Crochon) naskiĝis la 25-an de junio 1982 en Parizo, estas franca aktorino.
Ŝi estas la filino de Jean-Pierre Cassel kaj la bofratino de Vincent Cassel kaj de Mathias Crochon (alinomita Rockin'Squat).
Ŝi ekis en teatro lernante kun la kompanio Compagnie des Sales Gosses. En 2000, 18-jaraĝa, ŝi ekis kun la televidfilmo Le grand Patron. Ŝi unue aperis en kineja ekrano en 2002 kun la filmo Vivante kie ŝi ludas kun Vahina Giocante sed memorenda estas precipe La Bande du drugstore de François Armanet. En tiu filmo, ŝi rolas kiel junulino, bona laŭ ĉiuj vidpunktoj.
Ŝia bonega nivelo de angla lingvo ebligas al ŝi aperi en usonaj kreoj kiel la fina epizodo de Sex and the City kaj en Head in the Clouds kun Charlize Theron kaj Penélope Cruz.
En 2005, ŝi rolas en la komedio de Rémi Bezançon, Ma vie en l'air, kun Marion Cotillard kaj Vincent Elbaz.