Dacia Maraini | |||||
---|---|---|---|---|---|
Dacia Maraini en 2012
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 13-a de novembro 1936 en Fiesole, Italio | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Ŝtataneco | itala | ||||
Familio | |||||
Patro | Fosco Maraini vd | ||||
Patrino | Topazia Alliata (en) vd | ||||
Gefratoj | Yuki Maraini (en) kaj Toni Maraini (en) vd | ||||
Edz(in)o | Lucio Pozzi (en) vd | ||||
Amkunulo | Alberto Moravia | ||||
Parencoj | Vittoria Alliata di Villafranca (en) (nekonata valoro) Francesco Alliata di Villafranca (nekonata valoro) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto | ||||
Laborkampo | Poezio vd | ||||
Aktiva en | Romo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dacia Maraini (naskiĝinta la 13-an de novembro 1936 en Fiesole) estas unu el la plej gravaj italaj verkistinoj de la dua duono de la 20-a jarcento.
Dacia Maraini naskiĝis en Fiesole la 13-an de novembro 1936. La patro, Fosco Maraini, estis fama etnologo kaj orientalisto. La patrino, Topazia Alliata, estis pentristo kaj apartenis al familio de la sicilia aristokratio.
Fosco Maraini kune kun sia familio en 1938 transloĝiĝis al Japanio por studi la Hayinu, indiĝenan popolon. Inter 1943 kaj 1946 la familio Maraini, kune kun aliaj italoj estis internigitaj en koncentrejo en Tokio ĉar la gepatroj ne subskribis aniĝon al la faŝisma Respubliko de Salò. En la kampo ili suferis malsaton ĝis 1945. Dacia en sia libro de poemoj Mangiami Pure (1978) rimarkas vivon plenan de rezignoj de tiuj jaroj.
En 1947 la familio revenis al Italio kaj enloĝiĝis en Sicilio, en la palaco de la patrinaj avoj en Bagheria. Post la separo de la gepatroj, Dacia restis kun la patrino en Palermo, kie ŝi vizitadis la mezlernejon.
Dekokjaraĝa, ŝi transloĝiĝis al Romo, kie ŝi loĝis kun la patro. En la ĉefurbo ŝi finis la liceon kaj tie ŝi laboris komence kiel arkivisto kaj sekretario kaj poste kiel ĵurnalisto. Ŝi fondis en 1957 kune kun aliaj junuloj la literaturan revuon Tempo della letteratura, kaj ŝi komencis verki rakontojn en prestiĝaj revuoj.
Ŝi montris pasian intereson por la teatro, kunlaboris kun pluraj avangardaj grupoj kaj fondis teatrajn ensemblojn.
Sagaca kaj sentema verkistino de rakonta ĝenro, de versaĵoj, de teatraj tekstoj, de historiaj eseoj, ŝi pritraktas en sia verko la kondiĉon historian kaj socian de la virinoj kaj temojn pri la infanaro kun stilo persona klara kaj realista.
Ŝi gajnis la Premion Campiello en 1990 kun la romano La lunga vita di Marianna Ucria kaj la Premion Strega nel 1999 kun la kolekto de rakontoj Buio kaj aliajn plurajn premiojn.
Dum lunga tempo Dacia estis la partnero de la verkisto Alberto Moravia.
La sekva listo enhavas la verkojn de Dacia Maraini publikigitajn en la itala. De kelkai el ili, ekzistas la traduko en pluraj lingvoj sed ĝis nun neniu estis tradukita al Esperanto.