Dahlak-Arkipelago | |||||
---|---|---|---|---|---|
Satelita bildo de la orienta parto | |||||
insularo | |||||
Akvejo | Ruĝa maro | ||||
Geografia situo | 16° 0′ N, 40° 15′ O (mapo)1640.25Koordinatoj: 16° 0′ N, 40° 15′ O (mapo) | ||||
| |||||
Nombro de insuloj | 126 | ||||
Ĉefa insulo | Dahlak Kebir | ||||
Tuta areo | 900 km² | ||||
Loĝantoj | 2 500 | ||||
Superrigarda mapo de Dahlak-Arkipelago | |||||
| |||||
Dahlak-Arkipelago estas insulgrupo, apartenante al Eritreo, en la Ruĝa maro antaŭ Massava. La arĥipelago havas du grandajn kaj ĉirkaŭ 200 malgrandajn insulojn, el kiuj nur kvar estas loĝataj. La insuloj havas entute la surfacon de 900 kvadrataj kilometroj. La insulojn ĉirkaŭas koralrifoj kaj estas fiŝo riĉaj, ŝatataj de subakviĝantoj.
Sur la insuloj loĝas entute ĉirkaŭ 2 500 homoj, el kiuj 1 500 sur la plej granda insulo Dahlak Kebir. La loĝantoj de la insularo parolas propran t.n. dahlakan lingvon.
Pli frue la insularo estis centro de la perlokaptado en Ruĝa Maro, konata verŝajne dum la romia epoko. La loĝantoj estis la unuaj muslimoj en orienta Afriko. Sur la insuloj estiĝis jam en la 7-a jarcento islama ŝtato, kiuj baldaŭ venis sub jemenan regadon kaj en 1559 sub Osmanan.
Ĉe komenco de la itala kolonia epoko super Eritreo (1891/92) sur unu insulo estis establita prizono por opoziciuloj el Eritreo kaj aliaj italaj kolonioj. En la sendependiĝa milito de Eritreo kontraŭ Etiopio, tiu uzado reviviĝis. Sur la insuloj troviĝis mararmea bazo de la Sovetunio, kiun uzis post malfondo de la Sovetunio (1990-1991) dum mallonga tempo Israelo.
Israelo - onidire, laŭ arabaj fontoj - havas traktatojn kun eritrea prezidento Isayas Afewerki, kiuj permesas ĉeeston sur insuloj Dahlak kaj Fatma.