Daisuke Enomoto | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de aprilo 1971 (53-jaraĝa) en Macudo |
Lingvoj | japana |
Ŝtataneco | Japanio |
Alma mater | Ryutsu Keizai University Kashiwa Senior High School (en) |
Okupo | |
Okupo | entreprenisto entreprenisto |
ENOMOTO Dajsuke aŭ karesnome Dice-K (japane: 榎本大輔; hepburne: Enomoto Daisuke, naskiĝis la 22-an de aprilo 1971) estas japana entreprenisto, kiu deziris iĝi la kvara tutmonda kaj la unua azia kosmoturisto.
Li trejniĝis en Stela Urbo (Moskvo, Rusio) por lanĉo de Sojuz TMA-9, sed en la lasta fazo, li devis prokrasti la flugon pro neperfektaj sankondiĉoj[1]. Anstataŭ li, Anousheh Ansari ekflugis la 18-an de septembro 2006 al la Internacia Kosmostacio.