Daley Thompson | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de julio 1958 (66-jaraĝa) en Londono |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ![]() |
Okupo | |
Okupo | atleto ![]() |
Francis Morgan Ayodélé THOMPSON, CBE (la 30-an de julio 1958), plibone konata kiel Daley THOMPSON) estas angla iama dekatleto [1]. Li gajnis la dekatlonan oran medalon ĉe la Olimpikoj en 1980 kaj 1984 kaj rompis la mondan rekordon kvar fojoj. Li estis nevenkigebla en konkurso dum naŭ jaroj [2].
Kun kvar mondaj rekordoj, du Olimpikaj oraj medaloj, tri komunumaj titoloj kaj gajnoj en la Mondaj kaj eŭropaj Ĉampionecoj, Thompson estas konsiderita de multaj esti unu el la plej grandaj dekatonistoj de ĉiuj tempoj. Robert Chalmers priskribis lin kiel "la plej granda entuta atleto ke ĉi tiu lando iam ajn produktis." [3]