La Damo de la Arbaro (Svede skogsrået) estas ina feo kaj rå en sveda folkloro.[1] Ŝi havas multajn regionajn nomojn, ekzemple skogsfrun aŭ huldran. La Damo de la Arbaro ofte estas alloga, precipe al viroj, sed danĝera.
La Damo ofte estas la regantino de la arbaro, kaj la rå (protektanta spirito) de sovaĝa besto. Ŝi erarkondukas kaj delogas vaganton, kaj povas ŝanĝi sian formon. La Damo aperas bela, sed ŝi ofte havas nehoman korpoparton. En Götaland kaj sudorienta Svealand, ŝi havas truan dorson kvazaŭ ŝi estus maljuna arbo.[2] Pli norde, en Dalekarlio kaj similaj areoj enhavinta ĉaleton, ŝi havas normalan dorson sed voston. Normale ĝi estas vosto de bovino aŭ ĉevalo, sed vulpovosto ankaŭ okazas. En iuj lokoj, homoj kredis, ke la Damo havas unu hompiedon kaj unu ĉevalpiedon.[3]
En Småland, oni kredis, ke erarkondukita homo altirita de la Damo povus inversigi sian ĉemizon kaj inverse legi la preĝon Patro nia por reveni al la ĝusta vojo.[4]
Sed la Damo ne nur erarigis ulojn - ŝi ankaŭ povas fari pozitivan agon. Se ŝi blovas aeron en pafiltubon, la armilo ĉiam trafus sian celon, tiel longe kiel ĝia celo ne estus unu ridälg (rajdoalko) de la Damo.
La Damo ankaŭ havas multajn regionajn nomojn, ekzemple skogsfrun, skogssnuvan, huldran kaj råndan. Ŝi ankaŭ asociitas kun kromnomoj kiel Talle-Maja kaj Grankotte-Kari, kaj foje pli lokaj nomoj kiel Trasåsa-frun (La Damo de Trasåsa), Ysäters-Kajsa kaj Lanna-frökna (Lanna-ino). En la cetero de Skandinavio, simila feo aperis. En Norvegio, ŝi plej ofte nomiĝas huldra, en Danio Elverpigen (la Feoknabino) aŭ Mosekonen (la Marĉulino).[5]
Malsupre estas iuj aliaj regionaj nomoj:
Loko | Nomo |
---|---|
Älvdalen | Guänna |
Götaland | Skövsnua |
Skanio | Skovsnua, skogsnyva |
Småland | Skogsråsa |
Tjustbygden | Skogsro |
Stranda | Skogstippa |
Gotlando | Thors pjäska |