Dampilo estas ilo por muzika instrumento por ŝanĝi la sonkoloro/-kvalito aŭ plialtigi la laŭtecon de tono. Alia nomo estas sordino. En la notacio super la respektivaj notoj staras la instrukcio con sordino, por fini la uzadon de dampilo la instrukcio estas ouvert, offen, aperto (malferma) aŭ senza sordino (sen dampilo).
Je arĉinstrumentoj ĝi ofte estas iaspeca pinĉilo el ebono, kiu estas metata sur la ponto kaj per tio dampas la transsendadon de svingadoj ekde la kordoj sur la resonkeston. La sono fariĝas pli milda, "naza" kaj iomete mallaŭta. Unuan fojon en 1636 Marin Mersenne priskribis la violondampilon, kiel unua Jean-Baptiste Lully ordonis ĝin en 1681 en komponaĵo.
La dampilo por arĉinstrumentoj havas formon de tridento, kiu estas surmetata inter kordoj sur ponton, trans kiu estas tirataj kordoj al akordigiloj. La instrumento poste donas pli silentan aŭ preskaŭ silentan sonon laŭ tio, kiel profunde la dampilo estas surmetita (enpremita) sur la ponton. Materialo uzata ĉe dampiloj estas diversa (ligno, ledo, malmola gumo kaj simile). Funkcion de dampilo ekz. ĉe piano plenumas la meza pedalo. Trotinte alproksimiĝos tabuleto kun feltaj dampiloj al kordoj kaj dampas tiel sonon de la piano.
Pli modernaj versioj el plasto aŭ metalo daŭre povas resti sur la kordoj kaj estas laŭbezone forŝovata ekde ripozloko inter ponto kaj kordotenilo sur la ponton. Tio ebligas, rapide sur- resp. demeti la dampilon, kio iom ofte estas postulata en muziko ekde la romantismo. "hoteldampiloj" estas pezaj dampiloj el metalo, kiuj faras la tonon tre mallaŭta, kio estas avantaĝa precipe por pli longa ekzercado (i.a. en hotelo; pro tio la nomo); ili tamen klare ŝanĝas la eksonadon de la instrumento.
Dampilo aŭ sordino estas speciala helpilo de ludanto je latunaj blovinstrumentoj, per kies helpo la ludanto ludante dampas kaj ŝanĝas koloron de sono de la instrumento. Eblas uzi ĝin fakte ĉe ĉiu latuna blovinstrumento, ĉe pli malgrandaj trumpetoj la ludanto povas teni ĝin en la mano kaj ŝanĝi la sonon dum la ludo, kio montriĝas per karaktera "kvaka" voĉo de la instrumento. Tiuj ĉi teknikoj estas uzataj kaj en klasika muziko, kaj en muziko populara kaj ĵazmuziko.
Je latunaj blovinstrumentoj la dampilo estas kavokorpo el ligno (konustrunka), metalo (ekz. aluminio, adaptita al la formo de la sonfunelo), kunpremita kartono aŭ plasto, kiun oni metas en la sonfunelon kaj je kiu la finaĵo enigita en la tubon estas malferma. Je trombono kaj trumpeto oni pleje uzas latundampilojn. Je tiuj oni uzas plurajn variantojn. Je korno ĝi estas plejparte kava konustrunko el maldika tavolligno kun surgluitaj remburstrioj el korko. La efekto de la „ŝtopado“ povas okazi per puŝdampilo (mallonge: „puŝilo“) aŭ nur per la mano. Oni distingas inter efektdampiloj (vd. ilustaĵojn malsupre), kiuj ŝanĝas precipe la sonkoloron, aŭ ekzercdampiloj, kiuj ĉefe mallaŭtigas la tonon, por ke la blovisto povas ekzerci sian instrumenton ekz. en sia loĝejo sen molesti la karan najbararon.
Je piano kaj klaviceno principe ekzistas tri diferencaj specoj de dampiloj: