La Danaj rezistomovadoj (en dana: Modstandsbevægelsen) estis rezistomovado kontraŭ la germana okupacio de Danio dum la Dua Mondmilito. Pro la dekomencaj neakraj aranĝoj, laŭ kiuj la Naziaj okupaci-aŭtoritatoj permesis ke la demokratia registaro restu en povo, la rezistomovado pli malrapide disvolvigis efektivajn taktikojn je ampleksa skalo ol en kelkaj aliaj landoj.
Ĉirkaŭ 1943, multaj danoj estis jam engaĝiĝintaj en rezistomovadaj aktivaĵoj, game el produktado de kontraŭleĝaj publikaĵoj al spionado kaj sabotado. Ĉefaj grupoj estis la komunista BOPA (en dana: Borgerlige Partisaner, nome Civilaj Partizanoj) kaj Holger Danske, ambaŭ baze en Kopenhago. Ankaŭ malgrandaj rezistomovadaj grupoj kiel la grupo Samsing kaj la Klubo Churchill kontribuis al la sabotaj klopodoj. Rezistanoj mortigis ĉirkaŭ 400 Danaj Naziojn, informantojn kaj kunlaboremulojn ĝis 1944. Post tiu dato, ili mortigis ankaŭ kelkajn germanojn.
En la postmilita periodo, la Dana rezistomovado estis subtenita de politikistoj en Danio kaj estis malmulta intenco por detale ekzameni la mortigojn. Studojn oni faris fine de la 20a kaj komence de la 21a jarcentoj, kaj oni eksciis, ke estis foje improvizitaj kaj fuŝaj decidoj pri la celoj, kaj kelkaj morale ambiguaj elektoj. Oni produktis kelkajn gravajn librojn kaj filmojn pri tiu temo.