Danny Bank | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de julio 1922 en Nov-Jorko |
Morto | 5-an de junio 2010 (87-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Okupo | |
Okupo | klarnetisto ĵazmuzikisto saksofonisto ![]() |
Daniel „Danny“ Bernard Bank (* 17-an de julio 1922 en Novjorko; † 5-an de junio 2010 samloke) estis usona ĵaz-baritonsaksofonisto, klarnetisto kaj flutisto. Li ludis en la orkestro de Gil Evans kun Miles Davis.
Je la komenco de sia muzikista kariero Danny Bank muzikis ĉe Charlie Barnet ekde 1942 ĝis 1944, Benny Goodman en 1945, Jimmy Dorsey kaj Paul Whiteman en 1946/47, post tio interalie kun Artie Shaw en 1949/50, Tommy Dorsey en 1950/51 kaj denove ĉe Barnet. En la 1950-aj jaroj Bank laboris en Novjorko precipe kiel studiomuzikisto; li estis dungita por multaj produktadoj de bandegoj kiel ensemblomuzikisto, ekz. je sonregistradoj de Charlie Parker,[1] de Dizzy Gillespie 1954/55, Rex Stewart, de la orkestro de Eddie Sauter kaj Bill Finegan, de Cannonball Adderley, Urbie Green, Clifford Brown kaj Helen Merrill, Art Farmer, Wes Montgomery, Quincy Jones, Jimmy Smith, Chico O’Farrill, Tony Fruscella kaj Gigi Gryce (Nica’s Tempo, 1955).
Plej elstara tamen estis lia kunlaboro je la kunagado de la orkestro de Gil Evans kun Miles Davis ekde 1957 ĝis 1960, je kiu ekestis la mitaj albumoj Miles Ahead en 1957, Porgy and Bess en 1958 same kiel Sketches of Spain en 1960. En 1961 Bank kunmuzikis ankaŭ je la koncerto de Miles Davis en Carnegie Hall. En la 1960-aj jaroj li kunverkis je pluaj bandego-sonregistraĵoj, ekz. 1960 je la albumo Pre-Bird de Charles Mingus[2], kun Stanley Turrentine en 1965, kun Johnny Hodges en 1966/67 kaj en 1966 je Alfie de Sonny Rollins.
En 1970 li laboris ĉe Louis Armstrong; en 1986 ĉe Benny Goodman. En 1989 li muzikis en la ensemblo de Gunther Schuller dum koncertvojaĝo tra Japanujo. Meze de la 1990-aj jaroj li ankoraŭ estis membro de la bandego de Jimmy Heath. En la 1990-aj jaroj Danny Bank kunverkis la albumon Out Of This World de Loren Schoenberg.