Das Rheingold | |||||
---|---|---|---|---|---|
drama muzika verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | germana lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 19-a jarcento | ||||
Ĝenro | opero | ||||
| |||||
Das Rheingold | |
---|---|
stilo: | opero |
verkisto kaj komponisto: | Richard Wagner |
premiero: | la 22-an de aŭgusto 1869 |
premiera loko: | Munkeno, nacia teatrejo |
opera daŭro: | ĉ. 2 ½ horoj |
loko de la scenaro: | ene kaj borde de la rivero Rejno, mita prahistorio |
roloj: | La rejnaj filinoj:
La dioj:
La Nibelungoj:
La gigantoj:
|
Das Rheingold ("La Rejna Oro") estas la titolo de la unua opero el la kvar-opera ciklo La Ringo de la Nibelungo ("Der Ring des Nibelungen") de Richard Wagner, kiun li nomis "sceneja festivalo por tri tagoj kaj unu antaŭa vespero" ("Bühnenfestspiel für drei Tage und einen Vorabend"). Tiu-ĉi opero daŭras ĉirkaŭ 2 ½ horojn, kaj estas la plej mallonga el la kvar verkoj. Ĝi reprezentas la "antaŭvesperon" de la sekva tritaga dramo. La sekvajn tri tagojn konsistigas la operoj „Die Walküre“ ("La Valkirio"), „ Siegfried“ kaj „Götterdämmerung“ ("Dia Krepusko"). La premiero de la opero Das Rheingold okazis la 22-an de aŭgusto 1869 en la nacia teatrejo de Munkeno. Komune la kvar operoj unuafoje prezentiĝis dum aŭgusto 1876 kadre de la Richard-Wagner-festivalo en la festivalejo de Bayreuth.
Kiel ĉiuj kvar operoj el la ciklo, ankaŭ tiu ĉi verko ligas la heroan legendon kaj pliajn mitojn el la ĝermana mitologio al "monda dramo" de giganta amplekso. La mitologian mondon de la ĝermanaj dioj la komponisto prenas kiel modelon por kritika interpreto de la homa societo. "Ringo" kaj "oro" (kiuj ĉi tie simboligas potencon kaj riĉecon), traktatoj, la ribelo kaj la fiasko de heroo, la monda pereo en incendio - jen laŭ la komponisto la cikle ripetiĝantaj, ĉiuepokaj mitaj temoj.