David Malpass | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de marto 1956 (68-jaraĝa) en Petoskey |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | lernejo pri eksterlanda servo en Universitato Georgetown Universitato de Denver Colorado College (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Adele Malpass (en) |
Parencoj | Herman Obermayer (en) (bopatro) Neville Levy (en) (boavo) Marc Gilbert (en) (kuzo aŭ kuzino) |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto |
TTT | |
Retejo | http://www.growpac.com/ |
David Robert MALPASS (8an de Marto, 1956)[1] estas usona ekonomikisto kaj iama registara funkciulo servanta kiel Prezidanto de la Grupo de la Monda Banko ekde 2019. Malpass antaŭe servis kiel Vicsekretario de Trezoro por Internaciaj Aferoj kun Donald Trump, Deputita Trezora Helposekretario kun Ronald Reagan, Deputita Ŝtata Helposekretario kun George H. W. Bush. Li servis kiel Ĉefa Ekonomikisto en la banko Bear Stearns dum la ses jaroj antaŭ ties falo.[2]
Dum la usona prezidenta balotkampanjo de 2016, Malpass servis kiel ekonomika konsilisto de Donald Trump, kaj en 2017, li estis nomumita kaj konfirmita kiel Vicsekretario de Trezoro por Internaciaj Aferoj de la Usona Trezorejo. Malpass estis elektita Prezidanto de la Monda Banko la 4an de Aprilo, 2019, nomumita al la posteno en Februaro 2019 fare de la Trumpa registaro.[3][4] Li formale enposteniĝis la 9an de Aprilo, 2019.[4]