David Trueba | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | David Rodríguez Trueba |
Naskiĝo | 10-an de septembro 1969 (55-jaraĝa) en Madrido |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Komplutensa Universitato de Madrido |
Familio | |
Frat(in)oj | Fernando Trueba kaj Máximo Trueba (en) |
Edz(in)o | Ariadna Gil |
Infano | Violeta Trueba i Gil (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro ĵurnalisto verkisto scenaristo filmreĝisoro filmaktoro |
David Rodríguez Trueba (Madrido, 10a de septembro 1969) estas hispana verkisto, ĵurnalisto, kinreĝisoro, scenaristo kaj aktoro, konata ĝenerale kiel David TRUEBA.
Li estas frato de kinreĝisoro Fernando Trueba. Li ekstudis ĵurnalismon, dum laboris por kurtoj kaj verkis la scenaron de la filmo Amo tu cama rica (Mi amas vian bongustan liton, 1992) kiun reĝisoris Emilio Martínez Lázaro. Ekde tiam li dediĉis sin al scenaroj, kantoverkado kaj ĵurnalismo. Li faris la scenaron ankaŭ de Los peores años de nuestra vida (La plej malbonaj jaroj de nia vivo) de Emilio Martínez Lázaro de 1994. En 1996 li ekreĝisoris per La buena vida (La bona vivo), inspirita en la verkaro de François Truffaut, Louis Malle kaj J. D. Salinger; en ĝi, Trueba rememoris adoleskaĝon kiel dolora, solema viva etapo, el kiu eblas fuĝi nur pere de la influo de amo.
Sekva filmo, Obra maestra (Majstroverko, 2000), rakontas la historion de amatora kinreĝisoro kiu kidnapas sukcesan aktorinon por igi ŝin protagonisto de sia propra filmo. Du jarojn poste ŝi faris Soldados de Salamina, kinadaptaĵon de la samnoma novelo de Javier Cercas, pri ĵurnalisto kiu esploras malsukcesan mortpafon al faŝisto Rafael Sánchez Mazas. Tiun filmon oni elektis por la Oskar-premioj, sed ĝi ne atingis kandidatigon.
En 2002 David Trueba adaptis samnoman novelon en filmo Soldados de Salamina, premierita en Hispanio en 2003, kaj nomumita en 2004 al ok Goja-premioj, el kiuj ĝi akiris unu, nome al la plej bona fotografio, zorgita de Javier Aguirresarobe. En tiu kinversio oni anstataŭis la figuron de Roberto Bolaño per meksika studento ludita de Diego Luna, dum la rakontisto Javier Cercas estis anstataŭita per la aktorino Ariadna Gil, en la rolo de Lola Cercas. El la fotoj de la filmado faritaj de la fotisto David Airob, Cercas kaj Trueba publikigis en 2003 la libron Diálogos de Salamina: Un paseo por el cine y la literatura, en kiu la kinreĝisoro kaj la verkisto parolas pri la kreado kaj personaj interpretoj pri siaj respektivaj versioj de Soldados de Salamina.