Dawda Jawara | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Dawda Kairaba Jawara | |||||
Naskiĝo | 16-an de majo 1924 en Barajally, Gambia Colony and Protectorate, Brita imperio | ||||
Morto | 27-an de aŭgusto 2019 (95-jaraĝa) en Fajara | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Lingvoj | angla • araba vd | ||||
Ŝtataneco | Gambio vd | ||||
Alma mater | Achimota School (en) Universitato de Glasgovo - veterinara medicino Universitato de Liverpolo vd | ||||
Partio | Popola Progresema Partio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Chilel Jawara (en) (1968–2019) Augusta Jawara (en) (1955–1967) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dawda Kairaba Jawara (16a de majo 1924 – 27a de aŭgusto 2019[1][2]) estis Gambia politikisto kiu estis ĉefministro de 1962 ĝis 1970 kaj poste la unua prezidanto de Gambio de 1970 ĝis 1994.
Jawara naskiĝis en Barajally, MacCarthy Island Division, filo de Mamma Fatty kaj Almami Jawara. Tiun edukis la lernejo Methodist Boys School en Banĝulo kaj post tio Altlernejo Achimota en Ganao. Li studis por fariĝi veterinara kirurgo ĉe la Fako de Veterinara Medikamento de la Universitato de Glasgovo kaj poste finis sian trejnadon ĉe la Universitato de Liverpool. Li revenis al Gambio je 1953 kaj edziĝis kun Augusta Mahoney. Li fariĝis sekretario de la nova Popola Progresema Partio (PPP) kaj elektiĝis al la Domo de Reprezentantoj en la balotado de 1960. Tiu fariĝis la estro de la PPP kaj poste la unua ĉefministro de la lando je 1962, nur la dua registarestro iam ajn post Pierre Sarr N'Jie.
Sub Jawara, Gambio akiris sendependecon de Britio je 1965. Tiu daŭre estis ĉefministro kaj Elizabeto la 2-a daŭre estis ŝtatestro kun la titolo Reĝino de Gambio. Je 1970, Gambio fariĝis respubliko, sen monarkio, kaj Jawara estis elektita kiel la unua prezidanto. La plej granda defio al la povo de Jawara okazis je 1981 dum nesukcesa puĉo kaj soldatoj de najbara Senegalo devis enveni, kun de 400 al 800 mortoj raportitaj. Post la puĉo, Jawara kaj Senegala prezidanto Abdou Diouf anoncis la kreon de la Senegambia Konfederacio, sed ĝi disfalis je 1989.
Jawara daŭris regi ĝis 1994 kiam puĉo de Yahya Jammeh forprenis la registaron. Post tio, Jawara ekziliĝis, sed revenis je 2002 kaj vivis en Gambio ĝis sia morto.
Jawara aperis sur variaj gambiaj dalasiaj banknotoj kaj moneroj de 1971 al 1994.