De Beers | ||
---|---|---|
negoco • entrepreno vd | ||
Dum | 1888 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | privata firmao | |
Fondintoj | Cecil Rhodes vd | |
Sidejo | Londono | |
Lando | Sud-Afriko | |
Dungitoj | 20 000 | |
Agokampo | diamanto | |
Posedata de | Anglo American vd | |
filiaj kompanioj | De Beers (United Kingdom) • De Beers (Canada) • Bultfontein mine • Griqualand West Diamond Mining vd | |
Posedataj kompanioj | Debswana • De Beers LV • Diamanto “Koro de Eterno” vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
La Grupo De Beers estas internacia korporacio kiu specializiĝas en la sektoroj de esplorado, minado, podetalo, komerco kaj industrio de diamantoj. Tiu kompanio estas nuntempe aktiva en subĉiela, grand-skala aluvia, marborda kaj profundmara minado.[1] Ĝi funkcias en 35 landoj kaj minado okazas en Bocvano, Namibio, Sudafriko kaj Kanado. Ĝis la komenco de la 21a jarcento, De Beers efektive havis totalan kontrolon super la diamanta merkato kiel monopolo.[2] La konkurenco ekde tiam dismuntos la kompletan monopolon, kvankam la grupo De Beers Group ankoraŭ vendas proksimume 35%[3] el la kruda diamanta produktado de la mondo laŭ internacia superrigardo kaj la negocoj de aŭkciaj vendoj.[4]
La kompanio estis fondita en 1888 de la brita negocisto Cecil Rhodes, kiu estis financita de la sudafrika diamant-riĉulo Alfred Beit kaj la Londona banko N M Rothschild & Sons.[5][6] En 1926, Ernest Oppenheimer, enmigranto en Britio kaj poste en Sudafriko kiu estis fondinta la minkompanion Anglo American plc kun la usona financisto John Pierpont Morgan,[7] estis elektita por la stabanaro de De Beers.[8] Li konstruis kaj plifirmigis la tutmondan monopolon de la kompanio super la diamanta industrio ĝis sia morto en 1957. En tiu epoko, li estis enmetita en nombraj polemikoj, kiel prezofiksigo kaj trustofunkciado, kaj estis akuzita pro ne liveri industriajn diamantojn por la Usona militklopodo dum la Dua Mondmilito.[9][10]
En 2011, Anglo American ekkontrolis De Beers post aĉeti la parton de la familio de Oppenheimer de 40 % el 5.1 mil milionoj da usonaj dolaroj (3.2 mil milionoj da pundoj) kaj pliigi sian parton al 85 %, fine de la 80-jara kontrolo fare de Oppenheimer de la kompanio.[11] En 2018, De Beers iĝis la unua diamanta kompanio kiu anoncis, ke ĝi procezos siajn diamantojn uzante blokĉenan teknologion, kvankam tiu teknologio ne estis ankoraŭ plene disvolvigita.[12]