Del Nayar | |||
---|---|---|---|
municipo de Meksiko vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Meksiko | ||
Ŝtato | Najarito | ||
Kodo laŭ INEGI | 18009 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 30 551 | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 15′ N, 104° 31′ U (mapo)22.25-104.51666666667Koordinatoj: 22° 15′ N, 104° 31′ U (mapo) | ||
Alto | 420 m | ||
Areo | 5100 km² | ||
Horzono | UTC -7 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Del Nayar Municipality [+] | |||
Del Nayar estas unu el la 20 komunumoj de la meksika subŝtato Najarito, kiu situas en la okcidenta, centra parto de Meksiko, ĉe la Pacifika Oceano. La ĉefurbo de la komunumo estas Jesús María. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 18009.
La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 30551 loĝantojn. El tiuj estis 15432 viroj kaj 15119 virinoj. La komunumo havas surfacon de 5100 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 420 metroj super la marnivelo.
En la komunumo entute ekzistas 525 tiel nomataj loĝlokoj (statistike laŭ INEGI por urboj, vilaĝoj, domaroj), el kiuj neniu havas pli ol 2500 loĝantojn. La precipaj loĝlokoj estas:
Loĝlokoj | Loĝantaro |
Tuta komunumo | 30,551 |
Jesús María | 2,390 |
Mesa del Nayar | 1,185 |
Santa Teresa | 1,087 |
Linda Vista | 867 |
Huaynamota | 484 |
Indiĝenaj lingvoj en la komunumo Del Nayar | |
Lingvo | Parolantoj |
---|---|
koraa lingvo (Cora) | 12,935 |
viĉola lingvo (Huichol) | 8,803 |
Ne difinita | 73 |
tepehuana lingvo (Tepehuano) | 22 |
mazahua lingvo | 17 |
naŭatla lingvo | 17 |
La teritorio de la komunumo Del Nayar apartenas al la originaj teritorioj de du ĉefaj etnoj el Meksiko, la huiĉoloj kaj la koraoj. La nealireblo de la teritorio permesis al ili havi grandan sendependecon ankaŭ dum la historio de Meksiko. 86,0% de la loĝantoj (pli aĝaj ol 5 jaroj) de la komunumo parolas iun indiĝenan lingvon. Entute temas pri 21.867 personoj, 10.976 viroj kaj 10.892 virinoj. El tiuj 16.864 estas dulingvaj kaj 4641 nur parolas la indiĝenan lingvon. La plej multe parolata lingvo estas la koraa lingvo. Ĝin parolas 12.935 loĝantoj. Sekvas la viĉola lingvo kun 8.803 parolantoj. Krome ekzistas 22 personoj, kiuj parolas la tepehuanan lingvon, 17 kiuj parolas la mazahuan lingvon kaj 17, kiuj parolas la naŭatlann lingvon. La koraa, viĉola kaj tepehuana lingvoj originas de la regiono, sed la mazahuan kaj la naŭatlan lingvon oni origine ne parolis en la regiono. La koncernaj personoj migris al Del Nayar.
En la komunumo jare falas averaĝe 754 mm/m² de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 25 °C.
En la jaro 2000 en la komunumo vivis 20636 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 16883 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 81,81 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).