Demokratoj Eksterlande | ||
---|---|---|
politika organizaĵo Émigré wing (en) | ||
Komenco | 1964 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Demokratoj Eksterlande (angle Democrats Abroad) estas politika organizaĵo de usonaj elmigrantoj provizore aŭ konstante bazitaj eksterlande aligita al la Demokrata Partio de Usono [1]. La organizo estis fondita en 1964 kaj havas membrojn en pli ol 200 landoj kaj komitatojn en ĉirkaŭ 60 [2]. Demokratoj Eksterlande ne nur instigas la partoprenon de usonaj civitanoj en la balotoj de la lando, sed ankaŭ havas delegitojn antaŭ la Demokrata Nacia Konvencio, kiuj elektas la prezidentan kandidaton, por kiu ili organizas tutmondan primaran elekton [3] [4].