Dennie Christian | |
---|---|
![]() Dennie Christian
| |
Bazaj informoj | |
Naskiĝo | 22-an de majo 1956 (68-jaraĝa) en Bensberg |
Ĝenroj | ŝlagro |
Profesio | kantistino, televida prezentisto |
Aktivaj jaroj | 1975 - hodiaŭ |
Eldoninto | Smaragd |
Retejo | http://www.denniechristian.nl/ |
![]() | |
Persona informo | |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio ![]() |
Okupo | |
Okupo | kantisto televida prezentisto ![]() |
TTT | |
Retejo | https://www.denniechristian.nl/ |
Dennie Christian, artistnomo de Bernhard Althoff (22-an de majo 1956 en Bensberg) estas germana kantisto.
Je 17-jaraĝo li sensukcese publikigis sian unuan albumon, Jede große Liebe hat ein Happy-End (Ĉiu granda amo havas feliĉan finon). En 1975 li faris version de Rosamunde, germana adapto de Škoda lásky de Jaromír Vejvoda (Ĉeĥio).
En januaro 1975 li atingis la pinton de la furorkantlisto de la ZDF. Dum la 1980-aj jaroj li fariĝis prezentisto por diversaj radiostacioj. De 1982 ĝis 1991 li estis direktoro de la ŝlagro festivalo Kerkrade, Nederlando, tuj apud la germana limo. En 1992, li mallonge prezentis muzikspektaklon por RTL Plus.
Dennie Christian ankaŭ kantas en la nederlanda lingvo kaj parolas ĝin flue kaj preskaŭ senakĉente.
Je la 10-a de septembro 1981 li edziĝis en Heerlen de la germana Roswitha Smid. La geedzoj havas filinon kaj filon. Ili ankaŭ havas nepinon. Roswitha forpasis la 4-an de decembro 2020 je 63-jara aĝo.
Unuopaĵoj
Albumoj