La departemento La-Pazo - hispanedepartamento de La Paz (atentu ke en la hispana la vorto departemento skribiĝas per du "a") estas unu el la 18 departementoj per kiuj la Centramerika nacio Honduro estas dividita. Ĝi troviĝas en la sudokcidento de Honduro, apud la limo al Salvadoro.
Laŭ la stato de 2013 en la departemento vivis 198 926 loĝantoj sur areo de 2 525 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 79 loĝantoj/km². En 2005 havis taksitan popolnombron de 173 731. La departementa ĉefurbo estas la urbo La-Pazo.