Deptford estas areo en la suda bordo de la Rivero Tamizo en sudorienta Londono, nomita laŭ rio de la Rivero Ravensbourne. El la mezo de la 16a jarcento al la fino de la 19a ĝi estis hejmo de la Deptfordaj Kajoj, nome la unuaj de la Reĝŝiparaj Kajoj. Tiu estis ĉefa ŝipkonstrueja kajo kaj allogis Petro la Granda por veni kaj studi ŝipkonstruadon. Deptford kaj ties kajoj estas asociaj kun la kavalirigo de Sir Francis Drake fare de la reĝino Elizabeto la 1-a surŝipe de la Golden Hind,[1] la legendo de Siro Walter Raleigh kun Elizabeto,[2] kaj la tria vojaĝo de la kapitano James Cook sur la ŝipo Resolution,[3] kaj la mistera murdo de Christopher Marlowe en domo ĉe la Deptford Strando.[4]
- ↑ Sir Francis Drake: The Queen's Pirate, pp 218-19, H Kelsey, Yale University Press (1a Septembro 2000), ISBN 0-300-08463-3
- ↑ Sir Walter Ralegh and the Quest for El Dorado, paĝoj 83 & 176, Marc Aronson, Clarion Books (17a Aprilo 2000), ISBN 0-395-84827-X
- ↑ Captain James Cook, pp 273-294, Richard Hough, W.W. Norton (17a Aŭgusto 1996), ISBN 0-393-31519-3
- ↑ Greenwich 2000 (5a Januaro 2010) Greenwich England: Deptford. Wwp.greenwich2000.com. Arkivita el la originalo je 2014-02-19. Alirita 5a Julio 2010.
Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-02-19. Alirita 2014-06-29.