Dersum estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Emsland de la federacia lando Malsupra Saksio, kaj kun pluraj najbaraj komunumoj kunlaboras en la komunumaro Dörpen. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 1476 loĝantojn sur areo de 28,57 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 52 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Heede, Dörpen, Kluse, Walchum kaj WesterwoldeOkcidente la komunuman teritorion limigas la limo al Nederlando, oriente la rivero Emso.
La komunuma teritorio konsistas el riverborda pejzaĝo laŭlonge de la Emso, kie troviĝas la plej malnovaj vilaĝoj, kaj torfeja pejzaĝo oriente de tio kun novaj vilaĝoj. La komunumo atingeblas laŭ la germana aŭtovojo A31.